Theodor Steche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Albert Theodor STECHE (naskita la 4-an de decembro 1895 en Lepsiko; mortinta la 30-an de aprilo 1945 en Neuenkirchen (apud Greifswald)) estis germana fakulo pri germanistiko, doktoro de filozofio kaj universitata profesoro, ankaŭ aktivulo en la germana Esperanto-movado dum la 1920-aj kaj fruaj 1930-aj jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Steche estis filo de la kemiisto kaj entreprenisto Albert Steche, multjara prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio. Li vizitadis ĝis 1914 la Thomas-gimnazion en Lepsiko.[1] Poste li estis enarmeigita por militservo. Li serioze vundiĝis kaj ricevis plurajn militistajn medalojn. Fine li servis kiel oficiro de la rezervo.

Post la Unua mondmilito li studis kemion kaj doktoriĝis en 1922. Kiel studento li en 1920 membriĝis en la studenta korporacio “Gottinga” en Göttingen.[2] Inter 1923 kaj 1928 li estis asistanto ĉe la Instituto por Plantokultivado de la Universitato de Göttingen. De 1928 ĝis 1931 li studis germanistikon en Göttingen. De 1934 ĝis 1939 li estis stipendiulo de la Germana Esplorkomunumo (Deutsche Forschungsgemeinschaft). En 1936 li habilitiĝis ĉe la Universitato de Greifswald. De 1939 ĝis 1945 li estis privatdocento pri ĝermanaj lingvoj kaj malnova germana literaturo.[3] Li okupiĝis dum la malfrua parto de sia kariero interalie pri ĝermana prahistorio kaj pri ortografia reformo de la germana lingvo.

Pli ol en la Esperanto-movado, Steche junaĝa aktivis en la lingvonaciisma Germana Lingvo-Asocio (Deutscher Sprachverein) kaj iĝis membro de ĝia konsilanto-komitato (Beirat). En 1925 eldoniĝis libro de li pri “lingvokulturado”: Neue Wege zum reinen Deutsch (Novaj vojoj al pura germana lingvo).[4] Ĝin aprezis ankaŭ esperantistoj pro la en ĝi starigita hipotezo pri la utilo de planlingvistiko kaj Esperanto-studoj kiel helpaj sciencoj ĉe klopodoj por purigi la germanan lingvon je eksogenaj leksikaj elementoj (“fremdvortoj”). En la Germana Lingvo-Asocio li estis unu el pluraj aktivaj esperantistoj, kiuj defendis Esperanton kontraŭ la malŝato de multaj asocianoj.[5] Steche faris en 1931 festparoladon pri Sprachwissenschaft und Welthilfssprache (Lingvistiko kaj monda helplingvo) ĉe la Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo.[6] 1932-07-01 li iĝis membro (poste ano de la tutlanda gvidorgano: referanto (fakestro) pri la germana lingvo) de la nazia Batalligo por Germana Kulturo (Kampfbund für deutsche Kultur) estrita de Alfred Rosenberg. Jaron poste, la 1-an de majo 1933 (en la tiama t.n. “Tago de Nacia Laboro”), li aliĝis al la NSDAP, la nazia partio.[7] Li verkis interalie por la Völkischer Beobachter, la tagĵurnalo de la NSDAP, Deutsche Kultur-Wacht kaj Völkische Kultur. Komisiite de Alfred Rosenberg li sensukcese klopodis samdirektigi (t.e. ideologie konformigi al la postuloj de la reĝimo) la lingvonaciisman Germanan Lingvo-Asocion (Allgemeiner Deutscher Sprachverein).[8] Steche sin mortigis la 30-an de aprilo 1945, venenante sin mem, sian edzinon kaj sian 15-jaran filinon.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gottlieb Tesmer, Walther Müller: Ehrentafel der Thomasschule zu Leipzig. Die Lehrer und Abiturienten der Thomasschule zu Leipzig 1912–1932. Im Auftrag des Thomanerbundes, memeldono, Leipzig 1934, p. 23.
  2. Gerhard Boldt: Geschichte der Turnerschaft Gottingo-Normannia zu Göttingen 1875–1975. Göttingen 1975, p. 261.
  3. Fritz Tschirch: Vor- und Frühgeschichte der Greifswalder Universitätsgermanistik. en: Festschrift zur 500-Jahrfeier der Universität Greifswald. Vol. 2. Greifswald 1956, p. 194.
  4. Steche, Theodor: Neue Wege zum reinen Deutsch, Ferdinand Hirt, Breslau 1925
  5. Lins, Ulrich. (1988) La danĝera lingvo. Gerlingen: Bleicher-Eldonejo, p. 94.
  6. Theodor Steche (1931-06-06). “Sprachwissenschaft und Welthilfssprache”, Germana Esperantisto 28, p. 85–90. 
  7. Hanno Birken-Bertsch, Reinhard Markner: Rechtschreibreform und Nationalsozialismus. Ein Kapitel aus der Geschichte der deutschen Sprache. (= Eine Veröffentlichung der Deutschen Akademie für Sprache und Dichtung) Wallstein-Verlag, Göttingen 2000, p. 25.
  8. Simon, Gerd. Europagedanke und Sprachpolitik 1933–1945, p. 6. Alirita 2021-02-05.
  9. Theodor Steche. Universität Greifswald (Universität Greifswald im Nationalsozialismus). Alirita 2021-02-05.