Theophilus Hansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Theophilus Hansen en 1880

Theophilus HANSEN (naskiĝinta la 13-an de julio 1813 en Kopenhago, mortinta la 17-an de februaro 1891 en Vieno) estis dana arkitekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li trejnitis ĉe la artakademio de sia naskiĝurbo. Danke al stipendio studvojaĝa de la dana registaro li vizitis en 1838 Italujon kaj Greklandon, kie restadis lia frato Christian (1803–83; kuneldoninto de la fama verko pri Akropolo fare Eduard Ross kaj Ludwig Schaubert). Theophil mem restis ok jarojn en Ateno kaj iĝis tiuloke instruisto ĉe la teknika lernejo. Menciindas inter la tiam faritaj konstruaĵoj la stelobservejo por la barono Sinaŝe kaj privata domo de iu riĉulo greka nome Demetrios.

En 1846 Hansen translogiĝis invitite de la arkitekto Ludwig Förster al Vieno. Kun Förster li longan tempon laboris kune, ekz. ĉe la protestantisma preĝejo en Gumpendorf aŭ ĉe la bizancstila sinagogo en Leopoldstadt. Memstare li unue prezentis sin kiam faritis (denove en bizanca-maŭra stilo) la arsenala muzeo pri armiloj en Vieno. Tiu ĉi periodo de lia agado karakteriĝis per ŝatego de frumezepokaj stiloj kaj koloritaj materialoj. Jen aliaj konstruaĵoj similstilaj: la tombejo de la viena protestantisma komunumo kun kapelo; paroĥa kaj lerneja ejoj de ĉe Fleischmarkt (Vieno); kirko de la grekaj ortodoksuloj en Vieno (1858).

Inter 1860 kaj 1861 li denove restadis en Ateno, kie komisiis lin barono Sina pri la konstruo de la Greka akademio de la sciencoj. Laŭ liaj planoj estiĝis en Vieno ekde 1860 la evangelia lernejo, "Heinrichshof" (kolosa kaj palaca loĝdombloko), la palaco de arkiduko Vilhelmo, ejo de la societo Gesellschaft österreichischer Musikfreunde. Tiuj ĉi verkoj havas interesan stilon proksima de renesanco: tiu ĉi stilo provas askete taŭgigi la grekajn formojn je la modernaj bezonoj de nordeŭropa vivostilo. Tial Hansen aperis kiel posteulo de ideoj de Karl Friedrich Schinkel.

Nova periodo kreiva komenciĝis en la 1870-aj jaroj kun tri ĉefverkoj: la Borso, la Akademio de la artoj (ambaŭ en itala renesancstilo) kaj la Parlamento de Aŭstrio. La ejo de la nacia asembleo aŭstria ja iĝis lia plej konata kaj plej harmonia kreitaĵo kaj revokas al oni rekte la antikvan Grekion.

Finfine li ellaboris restaŭradprogramon por la forbrulita kastelo Christiansborg en Kopenhago. Malpli feliĉa estis Hansen sur la kampo de artmetiado. La plej gravan aferon artmetian li faris dekoraciante la palacon de la bankisto Todesco. Ĝis 1884 li krome estis profesoro ĉe la Viena artakademio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, S. 793-794, kio legeblas tie ĉi interrete.