Theresa Yelland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Theresa YELLAND)
Saltu al: navigado, serĉo

Theresa YELLAND, rusino, edzino de Ernest Edward Yelland. Naskiĝis la 26-an de januaro 1882 en Poti (Kaŭkazo), mortis en 1971 en Aspremont, Francujo. Geedziĝo per Esperanto; Esperanto estis familia lingvo. Vojaĝis tra Eŭropo 1926-30 kun sia edzo proprakoste por propagandi Esperanton. Dum 5 jaroj kune kun sia edzo publike paroladis pri Esperanto en Hyde kaj Finsbury Parkoj, London.

Konataj kiel la donacintoj de grandaj sumoj al UEA, la paro dediĉis sian tutan vivon al la Esperanto-movado. /Vd.: Esperanto, n-ro 756, p. 171; n-ro 760, p. 43). Interalie Theresa Yelland redaktis dum 3 jaroj la gazeton Liberpensulo. Antaŭ la ĉerko kovrita per la Esperanta flago, la 3an de marto, parolis en la nomo de UEA s-ro R. Fiquet, fakdelegito en Nice.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Yelland el la Enciklopedio de Esperanto.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]