Theresa Yelland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-Y

Theresa YELLAND, rusino, edzino de Ernest Edward Yelland. Naskiĝis la 26-an de januaro 1882 en Poti (Kaŭkazo), mortis en 1971 en Aspremont, Francujo. Geedziĝo per E; E estas familia lingvo. Red. dum tri jaroj la gazeton „Liberpensulo“. Vojaĝis tra Eŭropo 1926-30 kun sia edzo proprakoste por propagandi E-n. Dum 5 jaroj kune kun sia edzo publike paroladis pri E en Hyde kaj Finsbury Parkoj, London.

Konataj kiel la donacintoj de grandaj sumoj al UEA, la paro dediĉis sian tutan vivon al la Esperanto-movado. /Vd.: Esperanto, n-ro 756, p. 171; n-ro 760, p. 43). Interalie Theresa Yelland redaktis dum 3 jaroj la gazeton Liberpensulo. Antaŭ la ĉerko kovrita per la Esperanta flago, la 3an de marto, parolis en la nomo de UEA s-ro R. Fiquet, fakdelegito en Nice.

Eksteraj ligiloj