Therese Brandl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Therese Brandl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1902 (1902-02-01)
en Staudach-Egerndach
Morto 28-an de januaro 1948 (1948-01-28) (45-jaraĝa)
en Krakovo
Mortokialo pendumo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo provosopolitikisto
vdr

Therese BRANDL (naskiĝis la 1-an de februaro 1909, pendumita la 24-an de januaro 1948 en Krakovo) - germana funkciulino de SS (SS-Aufseherin) en koncentrejoj Ravensbrück, Aŭŝvico kaj Dachau.

Ŝi naskiĝis en Staudach-Egerndach en Bavario. Brandl profesie estis kelnerino. De 1943 apartenis al NSDAP. Sian koncentrejan karieron komencis marte 1940 per instruado en Ravensbrück, kie ŝia superulino estis Maria Mandl. Baldaŭ ŝi iĝis Rapportaufseherin (Rapportführerin), kies ĉefa tasko estis nombrado de virinoj dum la raporto kaj distribuo de punoj.

Rapide avancis kaj marte 1942 estis translokigita kiel unu el multaj SS-membrinoj al Aŭŝvico I, kie laboris kiel SS-Aufseherin en Bekleidungskammer kaj kiel SS-Rapportführerin. Oktobre 1942 estis translokigita al nova koncentrejo KZ Auschwitz II – Birkenau. Sammonate al la koncentrejo alvenas de Ravensbrück Maria Mandel interŝanĝante per posteno de SS-Oberaufseherin kun Johanna Langefeld. En Aŭŝvico Therese Brandl baldaŭ iĝis Erstaufseherin apud Margot Drechsel kaj Irma Grese. Dum sia servo montris sian la plej malbonan konduton, partoprenante selektadon al gas-kameroj torturante subigitajn al ŝi malliberulinojn. Somere 1943 estis distingita de germanaj regopovoj per kruco de militmerito (Kriegsverdienstmedaille).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cyprian T., Sawicki J., Siedem wyroków Najwyższego Trybunału Narodowego (Sep verdiktoj de la Supera Nacia Tribunalo), Poznań 1962
  • G. Álvarez, Mónica. "Guardianas Nazis. El lado femenino del mal" Grupo Edaf, Madrido 2012, ISBN 978-84-414-3240-6