Theta Centaŭridoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theta Centaŭridoj

Situo de la radianto
Radianto
Konstelacio Centaŭro
Rektascensio 14h 00m
Deklinacio -41°
Ecoj
Aktiva dum 23-a de januaro ĝis 12-a de marto
Maksimumo 14-a de februaro
Rapido 60 km/s
Zenita hora ofteco 4
Listo de meteorfluoj
vdr

La Theta Centaŭridoj estas malforta meteorfluo kiu aktivas de la 23-a de januaro ĝis la 12-a de marto, kun maksimumo atingita je la 14-a de februaro. Ĝia radianto situas en la konstelacio de la Centaŭro, en regiono kiu proksimas la stelon Theta Centaŭro. Je la tago de la maksimumo povas fali ĝis ĉirkaŭ 4 meteoroj ĉiuhore.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas sur la artikolo Theta Centaurids en la anglalingva vikipedio.