Thiago Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiago Silva
20180610 FIFA Friendly Match Austria vs. Brazil Thiago Silva 850 1582.jpg
Persona informo
Naskonomo Thiago Emiliano da Silva
Naskiĝo 22-an de septembro 1984 (1984-09-22) (35-jara)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala lingvo
Ŝtataneco Brazilo
Profesio
Profesio futbalisto
Information icon.svg
vdr

Thiago Emiliano da Silva (prononco tʃiˈaɡu ẽmiliˈɐ̃nu dɐ ˈsiwvɐ), kutime nomata nur Thiago Silva, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la 22-an de septembro 1984(nun 1984-09-22) en Rio-de-Ĵanejro, do nun estas 35-jara.

Thiago Silva en 2014

Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain F.C., antaŭe li 4 jarojn aktivis en la klubo A.C. Milan kaj antaŭ tio en pluraj aliaj kluboj. Krome Thiago Silva ekde la jaro 2008 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo, ekde 2012 kiel teamestro. Kadre de ĝi li inter alie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, matĉe en la nacia teamo tiam rekoneblis per la numero "3", kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, matĉe li tiam rekoneblis per la numero "2".