Thialfi kaj Röskwa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thialfi kaj Röskwa
Thor, Loki, Thialfi, kaj Röskva veturas en la kaproĉaro de Thor. Ilustraĵo de Mårten Eskil Winge el eldono de la Edda (1893)
Thor, Loki, Thialfi, kaj Röskva veturas en la kaproĉaro de Thor. Ilustraĵo de Mårten Eskil Winge el eldono de la Edda (1893)
grouping of characters in Norse mythology
Verko nord-ĝermana mitologio (Edda)
Informoj
Sekso Thialfi: vira, Röskwa: ina (gefratoj)
Specio homoj
Povoj Thialfi: kuri rapide
Loĝloko Asgardo
Okupo servistoj
Familio patro: eble Egill
vdr

Thialfi kaj Röskwa (malnovnordlande Þjálfi e Röskva) estas la akompanantoj de la dio Thor en la nord-ĝermana mitologio. Ili estas la infanoj de kamparano, kiujn ilia patro kiel repacigo donis al Thor. La patro verŝajne estas identa al Egill.

Thor vojaĝis kun Loki, kiu havis la planon por ŝerctrompi Thor-on. Dumnokte ili alvenis ĉe farmbieno kie ili volas tranokti. La kamparano ne havis ion en la hejmo por oferi al la gastoj. Tial Thor buĉis siajn virkaprojn Tanngrisnir kaj Tanngnjóstr kaj lasis ilin rosti. Li klarigis ke nek la felo nek la ostoj estu rompataj. Loki alportis Thialfi-n por elsuĉi la medolon el la ostoj. La knabo faris tion kaj rompis oston.

unu el la kaproj ne povas ekstari, Den ældre Eddas Gudesange, Lorenz Frølich, 1895

La sekva mateno Thor volis ripari siajn virkaprojn kaj jungi por la öku-thor . Tiam li rimarkis, ke unu el siaj virkaproj lamis. Li fariĝis furioza kaj kiam li sciiĝis la kaŭzon de la manko, li postulis ricevi ambaŭ infanojn de la kamparano kiel rekompenco. Ekde tiam la infanoj estas la permanentaj akompanantoj kaj servistoj de Thor.