Thích Nhất Hạnh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thich Nhat Hanh)
Saltu al: navigado, serĉo
Thích Nhất Hạnh
Thích Nhất Hạnh

Thích Nhất Hạnh ([tʰǐk ɲɜ̌t hɐ̂ʔɲ], Esperantigite Tik Njet Hanj) estas budhisma monaĥo vjetnama, pacoaktivulo. Li naskiĝis en Vjetnamio la 11-an de oktobro, 1926. Li kreis la terminon "Okupita Budhismo" en sia libro Vjetnamio: Lotus en Maro de Fajro.

Sian senperfortan batalon li komencis dum la Vjetnama milito. Propolitika rifuĝinto en Francio ekde 1972, li nun estras Zen-an ordenon "ordre de l'Inter-Être" en vilaĝo en Dordogne kaj vojaĝas internacie por paroladoj kaj retiriĝoj. Li estas aktiva en la pacmovado, promociante neperfortajn solvojn al konfliktoj kaj estas vegano kiel rimedo de neperforto al nehomaj bestoj. Martin Luther King proponis lin kiel kandidaton por Nobelpremio pri paco jare 1967, sed ĝin li ne ricevis.