Montanaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thierrens)
Montanaire
Blazono de Montanaire
Blazono de Montanaire
Blazono de Montanaire
Neyruz-sur-Moudon, komunumo Montanaire
Neyruz-sur-Moudon, komunumo Montanaire
Neyruz-sur-Moudon, komunumo Montanaire
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 547824 / 172655 (mapo)46.7030555555566.7563888888889Koordinatoj: 46° 42′ N, 6° 45′ O; CH1903: 547824 / 172655 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2321
Areo 33,48 km²
Alteco 768 m super marnivelo
Poŝtkodo 1063 Chapelle-sur-Moudon,
Martherenges kaj Peyres-Possens
1064 Saint-Cierges
1409 Chanéaz
1410 Correvon, Denezy
kaj Thierrens
1515 Neyruz-sur-Moudon
Komunumkodo 5693
Mapo de Montanaire
Mapo de Montanaire
Situa mapo de Montanaire
vdr

Montanaire estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2 321 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La ĉefloko de la komunumo estas Thierrens.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montanaire situas en la nordo de la regiono Centro de Vaŭdo en la Vaŭda Mezlando sur la molasaj montetoj inter la valoj de la riveroj Mentue kaj Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chanéaz, Chapelle-sur-Moudon, Correvon, Denezy, Martherenges, Neyruz-sur-Moudon, Peyres-Possens, Saint-Cierges kaj Thierrens.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 33,48 km², de kiuj 23,8% estas kovritaj de arbaro, 70,4% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montanaire limas en nordo al Vuissens (FR), en nordnordoriento al Valbroye, en nordoriento al Prévondavaux kaj al Villars-le-Comte, en orientnordoriento al Oulens-sur-Lucens, en oriento al Bussy-sur-Moudon, en sudoriento al Moudon, en sudo al Jorat-Menthue, en sudsudokcidento al Montilliez, en sudokcidento al Boulens, en okcidento al Bercher, okcidentnordokcidento al Ogens, en nordokcidento al Bioley-Magnoux, kaj en nordnordokcidento al Prahins kaj al Démoret.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Montanaire kruciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Laŭzano al Payerne kun la sennumera kantona ĉefvojo de Yverdon-les-Bains al Moudon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 15 kilometrojn nordokicdente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinioj de Thierrens al Moudon, Yverdon, Echallens, Bercher kaj Froideville la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Thierrens, la ĉefloko de la hodiaŭa komunumo, datiĝas el la jaro 1004 kiel Teoderinco. Dum mezepoko Thierrens apartenis al la katedrala kapitolo de Laŭzano. Sumb berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Thierrens apartenis al la berna Voktejo Moudon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuitaj al la Distrikto Moudon, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.

La komunumo Montanaire estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Chanéaz, Chapelle-sur-Moudon, Correvon, Denezy, Martherenges, Neyruz-sur-Moudon, Peyres-Possens, Saint-Cierges kaj Thierrens.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]