Thierry Legault

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thierry Legault [tjɛʁi ləɡo] (naskiĝinta en 1962) estas franca amatora astronomiisto, kiu okupiĝas pri astrofotado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La kosmopramo Atlantis antaŭ la Suno, fotita de Thierry Legault

Thierry Legault, inĝeniero laŭ profesio, komencis okupiĝi pri astrofotado en 1994 per CCD-lumkaptilo. Li povas foti planedojn, la Sunon kaj la Lunon de sia ĝardeno en Yvelines, sed devas malproksimiĝi de urboj por foti la profundan ĉielon.

Liaj fotoj estis publikigitaj en multaj astronomiaj ĵurnaloj, precipe fotoj de objektoj antaŭ la Suno (Internacia Kosmostacio, pasado de Venuso, etc.). NASA elektis plurajn el liaj fotoj kiel astronomian bildon de la tago en sia retejo[1].

La asteroido 19458 Legault, malkovrita en 1998, ricevis lian nomon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzemple foto de la Internacia Kosomostacio antaŭ la Suno dum suneklipso (2011-01-05). Alirita 18-an de junio 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]