Thierry Lodé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thierry Lodé
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1956 (1956-01-01) (68-jaraĝa)
en Tarbes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo biologo • ekologo
vdr

Thierry LODÉ (naskiĝis la 1-an de juanaro 1956 en Tarbes), estas franca biologo, profesoro pri evoluekologio kaj fakulo pri la sekseco de la animaloj. Li estas ankaŭ engaĝiĝinta en evolubiologio kaj en konserva biologio.

Direktoro de la laboratorio de best-ekologio de la Universitato de Angers ĝis 2002, li estis kundirektoro de la UMR MA Pejzaĝoj kaj Biodiverseco antaŭ integriĝi en 2006 en la teamo «UMR 6552 CNRS Rennes 1 EVE» (Éthologie éVolution Écologie) de la Universitato de Rennes I.

Thierry Lodé ege engaĝiĝis en la protektado de naturo kaj konservado de la naturaj karnovoruloj. Li estas ankaŭ liberecana aktivulo.[1] Li engaĝiĝis en nombraj sociaj luktoj. Fervora partiano de la abolo de la karceraj punoj,[2] li disvolvigis ankaŭ aktivaĵojn por la libereco de la kontraŭkoncipo ĉefe en la movado «CHOISIR», kaj li estas kontraŭ la institucio de la geedzeco, por la egaleco inter la seksoj kaj por sekseco liberigita el tabuoj de la nuntempaj socioj. Li kunlaboras en la gazeto L'Endehors.[3] Thierry Lodé iĝis paraplegiulo konsekvence de malsano de la vertebraro.

Pere de pli ol 160 artikoloj, liaj sciencaj verkoj konsistas el publikaĵoj pri la konservado de la biodiverseco, (Lutreolo, Putoro, Lutro, Kastoro, Orelstrigo), artikoloj pri ekologio (ekologio de la putoro, de la foino, defendo de la malsekejoj ktp.) kaj ĉefe nombraj artikoloj pri la seksaj strategioj de la karnovoruloj kaj de la ranoj, ĉefe la artikolo pri la influo de la predado fare de la putoro sur la sekseco de la ranoj (poliandrio) en la revuo Proceeding from the Royal Society Biology.[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cours de génétique des populations, Éditions Ellipses, 1998.
  • Les Stratégies de reproduction des animaux, Éditions Dunod Masson Sciences, 2001.
  • La Guerre des sexes chez les animaux Une histoire naturelle de la sexualité, Éditions Odile Jacob, Paris, 2006, (ISBN 978-2-7381-1901-8).
  • Amours animales, Éditions Mango-Fleurus, 2010.
  • La Biodiversité amoureuse : le sexe et l’évolution Éditions Odile Jacob, 2011.
  • Pourquoi les animaux trichent et se trompent. Les Infidélités de l’évolution, Éditions Odile Jacob, 2013.
  • Manifeste pour une écologie évolutive : Darwin et après ?, Éditions Odile Jacob, 2014.
  • De la domination. Essai sur les falsifications du pouvoir (en co-écriture avec Tony Ferri), Éditions Libre et Solidaire, 2017.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thierry Lodé, Anarchiste maintenant, 10a de februaro 2010, kompleta teksto [arkive] [1] Alirita la 20an de Januaro 2018
  2. Thierry Lodé, Le droit d'être abolitionniste [arkive], L'Endehors, februaro 2008 [2] Alirita la 20an de Januaro 2018
  3. Artikoloj de Thierry Lodé en l'Endehors [arkive] [3] Alirita la 20an de Januaro 2018
  4. Thierry Lodé kaj kunlaborantoj, 2004, Sex-biased pedation by polecats influences the mating system of frogs Proc Roy Soc 271 (S6):S399-S401

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • F. Bugnot, Therry Lodé et la guerre des sexes, EKWO Le magazine du développement durable, juillet 2008
  • Laurent Broomhead, La science en livres : Thierry Lodé et la guerre des sexes chez les animaux, 2007, France Info.
  • R. Chartier, Thierry Lodé et la guerre des sexes chez les animaux, 2007, Le mensuel gay des Québécois.
  • J. Lassègue, Compte-Rendu de la guerre des sexes chez les animaux, 2009, CNRS CREA École Polytechnique, kompleta teksto [arkive] [formes-symboliques.org/article.php3?id_article=265].
  • Léa Monteverdi, 3 questions à Thierry Lodé, le journal du CNRS, kompleta teksto [arkive].