Saltu al enhavo

Thomas-Alexandre Dumas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas-Alexandre Dumas
Persona informo
Aliaj nomoj Sigurd
Naskiĝo 25-an de marto 1762 (1762-03-25)
en Jérémie
Morto 26-an de februaro 1806 (1806-02-26) (43-jaraĝa)
en Villers-Cotterêts
Mortokialo korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Communal Cemetery of Villers-Cotterêts (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Unua Franca Imperio (1804)
Unua Respubliko de Francio (17921804)
Reĝlando Francio (1792) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Alexandre Antoine Davy de la Pailleterie (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Marie-Cessette Dumas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Marie-Louise-Élisabeth Labouret Dumas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Alexandre Dumas Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro
soldato Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Statuo de Generalo Thomas-Alexandre Dumas, fandita pro decido de la naziaj okupaciaj aŭtoritatoj en 1941 [1]

Thomas-Alexandre DUMAS (ankaŭ Thomas-Alexandre Davy de la Pailleterie  IFA : [ tɔmɑ alɛksɑ̃dʁ dymɑ, davi də la pajət(ə)ʁi ]; n, la 25-a de marto 1762 en Jérémie, Sankta-Domingo (nuntempe Haitio);  m. la 26-a de februaro 1806 en Villers-Cotterêts) estis franca generalo de divizio, kiu servis en francaj Revoluciaj Militoj. Li estis la unua generalo de afrik-kariba deveno en la franca armeo.

Li estis la patro de Alexandre Dumas la pli aĝa, kiu verŝajne uzis la spertojn de sia patro kiel bazon por La Grafo de Monte-Kristo kaj eble ankaŭ por la roluloj en La Tri Muskedistoj.

Dumas estis la filo de la Markizo de Pailleterie kaj nigra sklavino, Marie-Césette Dumas. Laŭ la aŭtoro Tom Reiss, estis eble por nigra viro havi karieron ĉar la Revolucio plejparte aboliciis sklavecon kaj enkondukis rasan egalecon. [2]

Kiam li estis dekdujara, lia patrino mortis, kaj lia patro prenis lin hejmen al Francio. Paŝante sur francan grundon, Thomas-Alexandre estis libera. Klerismaj filozofoj kaj kelkaj juristoj parolis kontraŭ sklaveco en la antaŭaj jardekoj kaj, per pluraj juraj kazoj (kiel ekzemple Jean Boucaux kontraŭ Verdelin, 1738), atingis ke sklavoj kiuj paŝis sur francan grundon estis aŭtomate liberaj, laŭ la principo de libereco, kun kelkaj esceptoj. Thomas-Alexandre tiel povis disvolviĝi sufiĉe libere kaj ricevis aristokratan edukadon. En Parizo, li amikiĝis kun la Kavaliro de Saint-Georges (d:Q726953), fama muzikisto kaj skermmajstro kies patrino devenis el Afriko.

Kun la nomo de sia patrino, Thomas Alexandre Dumas eniris la francan armeon en 1786 kiel husaro. Li faris karieron dum la revoluciaj jaroj, kiam li ludis centran rolon kiel armekomandanto kaj havis ĝis 50 000 virojn sub sia komando.  Dumas partoprenis kiel altranga oficiro en militoj en Italio kaj Egiptujo. Kiam Napoleono invadis Egiptujon, Dumas estis komandanto de la kavalerio, la du finis en persona konflikto kaj Dumas forlasis la armeon. Dumas estis kaptita de la malamiko kaj pasigis du jarojn en kaptiteco, dume Napoleono prenis la potencon en Francio, reenkondukis sklavecon kaj rase diskriminaciajn leĝojn. La konflikto inter la du eble parte ŝuldiĝas al la ĵaluzo de Napoleono pri la alta kaj atletika Dumas. Dumas estis respublikana kaj revolucia idealisto.

Li edziĝis kun Marie-Louise Elisabeth Labouret en 1792. Ilia filo Aleksandro naskiĝis en 1802. La filo poste fariĝis fama aŭtoro, kaj en siaj verkoj li laŭdire daŭre verkis pri multaj aventuraj epizodoj el la vivo de sia patro. [3]

La nomo de Dumas estas ĉizita sur la suda muro de la Triumfarko (kolumno 23).

La 4-an de aprilo 2009, monumento al Generalo Dumas, farita de skulptisto Driss San-Arcide, estis inaŭgurita en Parizo sur la Placo Général Catroux. La monumento nomiĝas Fers (katenoj) kaj estas sklava kateno pli ol kvin metrojn alta kaj pezanta plurajn tunojn. Ĝi fariĝis la unua monumento de tia amplekso en Eŭropo dediĉita al la periodo de sklaveco.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Case du siècle : la propagande En Marche (france) (12 May 2021). Alirita 21 May 2022 . “Durant l'occupation allemande, le gouvernement de Vichy, faisant suite au décret du 11 décembre 1941, avait effacé la mémoire d'un officier supérieur d'origine africaine, le général Dumas [...], en faisant mettre à bas sa statue.”.
  2. Madison Smartt Bell. "'The Black Count' by Tom Reiss", 6 October 2012.
  3. Reiss (2012), The Black Count: Glory, Revolution, Betrayal, and the Real Count of Monte Cristo, pp. 12–14. Vidu ankaŭ Gilles Henry, Les Dumas: Le secret de Monte Cristo (Paris: France-Empire, 1999). A. Craig Bell argues for Porthos in Alexandre Dumas: A Biography and Study (London: Cassell and Co., 1950), 7.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]