Thomas Andrews

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Andrews
ĉefkonstruanto de Titanic
ĉefkonstruanto de Titanic
Persona informo
Naskiĝo 7-a de februaro 1873
en Comber, Nord-Irlando
Morto 15-a de aprilo 1912
en Atlantiko
Mortokialo drono
Lingvoj angla
Loĝloko Graflando an Dúin
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Royal Belfast Academical Institution
Familio
Patro Thomas Andrews
Patrino Eliza Pirrie
Frat(in)o J. M. Andrews
Edz(in)o Helen Reilly Barbour
Infano Elizabeth Law Barbour Andrews
Okupo
Okupo marine architect • entreprenisto • dezajnisto • entreprenistoinĝeniero
vdr

Thomas Andrews naskiĝis la 7-an de februaro 1873 en Comber en Nord-Irlando - mortis la 15-an de aprilo 1912, estis ĉefkonstruanto de Titanic.

Jam ekde la junaĝo Andrews montris intereson pri konstruado de ŝipoj. En sia 16-a jaro, fininte la studadojn en Royal Belfast Academical Institution, li komencis kiel metilernanto en ŝipfarejo ĉe sia onklo William James Pirrie. La 24-an de junio 1908 Andrews edziĝis kun Helen Reilly Barbour kaj en la jaro 1910 li havis kun ŝi filinon Elizabeth. Antaŭ navigacio de Titanic li staris frunte de konstrukta sekcio kaj li estis plenumdirektoro de Harland and Wolff, subigita sole al ties direktoro (Pirrie).

Plimulto de fontoj priskribas lin kiel homon, kiu ĉiumaniere klopodis helpi, li disdonis al homoj veŝtojn, helpis ilin en boatojn, li klopodis, por ke la boatoj estu kiel eble plej multe okupigataj kaj en lastaj momentoj de Titanic li ĵetadis el la ferdeko sidilojn al homoj en la akvo.

Lastfoje li estis ekvidita en fumista salono de la 1-a klaso je la 2-horo kaj dek minutoj antaŭ tio, ol Titanic dronis. Lia savveŝto kuŝis sur unu el tabletoj, Andrews staris antaŭ kameno, la manoj krucigitaj sur la brusto rigardante en malplenecon. Stevardo, kiu tiel ĉi trovis lin, klopodis devigi lin al la provo je savo, sed la konstruisto jam neniel reagis je io.

En Belfast estis al li kaj al pluaj naŭ viroj senditaj de la ŝipfarejo, konstruita statuo por rememoro. Ili devis kontroli tion, ĉu ĉio funkcias kontentige kaj ĉiuj pereis dum la malfeliĉo.