Thomas Bartholin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thomas Bartholinus
(1616-1680)
medicus Danicus
medicus Danicus
Persona informo
Naskiĝo 20-a de oktobro 1616
en Kopenhago, Flago-de-Danio.svg Danio
Morto 4-a de decembro 1680
en Kopenhago, Flago-de-Danio.svg Danio
Lingvoj latina lingvo [#]
Alma mater Universitato de Padovo
Familio
Patro Caspar Bartholin [#]
Gefratoj Rasmus Bartholin [#]
Idoj Caspar BartholinThomas Bartholin [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Thomas Bartholin (1616-1680) (* Kopenhago, en la 20-a de oktobro 1616 - Kopenhago, en la 4-a de decembro 1680) estis dana kuracisto, anatomo, matematikisto kaj teologo.

Li estas fame konata dank'al la malkovro de la limfa sistemo[1] en humanoj kaj la plibonigoj pri la teorio pri anestezio per refresixgado, la unua kiu science ĝin priskribis.

Thomas Bartholin devenis el familio kiu famiĝis dank'al ties pioniraj sciencistoj, kie dekdu el ili fariĝis profesoroj en la Universitato de Kopenhago. Tri generacioj el la familio Bartholin faris signifoplenajn kontribuaĵojn al anatomia scienco kaj medicino en la 17-a kaj 18-a jarcentoj: la patro de Bartholin, Caspar Bartholin, la Maljuna (1585-1629)[2], sia frato Rasmus Bartholin (1625-1698)[3] kaj sia filo Caspar Bartholin, la Juna (1655-1738)[4]. La filo de Bartholin, Thomas Bartholin, la Juna (1659-1690)[5] fariĝis profesoro en la Universitato de Kopenhago kaj pli malfrue nomumiĝis reĝa antikvaĵisto kaj sekretario de la reĝaj arkivoj.

Caspar Bartholin, lia patro, publikigis la unuan kolekton da anatomiaj verkoj en 1611. Ĉi-laboro pli malfrue estis pligrandigita, ilustrita kaj reviziita de Thomas Bartholin, fariĝinte la modelan referencon pri anatomio. Lia filo majstre aldonis ĝisdatigojn rilate al la teorio pri sangocirkulado de Harvey kaj la limfa sistemo. En 1644, Bartholin vizitis la botanikiston Pietro Castelli (1574-1662)[6], en Mesino.

En 1663, li aĉetis bienon en Hagestedgård, kiu bruliĝis en 1670, detruinte lian bibliotekon, kie ruiniĝis multaj el liaj manuskriptoj. La reĝo Kristiano la 5-a nomumis lin kiel lia privata kuracisto aldone al signifoplena salajro kaj liberigis la bienon de impostaro kiel repago por la perdoj. En 1680, la sano de Bartholin malboniĝis, la bieno estis vendita, kaj li revenis al Kopenhago, kie li mortis. Li estis sepultita en la Preĝejo de Nia Sinjorino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Antiquitatum veteris puerperii synopsis, 1676
  • Historiarum anatomicarum rariorum centuria I et II. Amsterdam: Apud Johannem Henrici, 1641. Segunda edição 1654 (priskribo pri la anatomiaj strukturoj kaj ties klinikaj konsekvencoj, inkluzivante priskribojn kaj ilustraĵojn de malnormalaj kaj normalaj strukturoj).
  • De unicornu. Padovo, 1645.
  • De lacteis thoracis in homine brutisque nuperrime observatis. Hafniae (Kopenhago), M. Martzan, 1652 (unua priskribaĵo pri la toraksa dukto).
  • Vasa lymphatica nuper hafniae in animalibus inventa et hepatis exsequiae. Hafniae (Kopenhago), Petrus Hakius, 1653.
  • Vasa lymphatica in homine nuper inventa. Hafniae (Kopenhago), 1654.
  • Historarium anatomicarum rariorum centuria I-VI. Kopenhago, 1654-1661.
  • Anatomia. The Hague. Ex typographia Adriani Vlacq, 1655.
  • Dispensarium hafniense. Kopenhago, 1658.
  • De nivis usu medico observationes variae. Accessit D. Erasmi Bartholini de figura nivis dissertatio (verkita en asocio kun Rasmus Bartholin).
  • Typis Matthiase Godichii, sumptibus Petri aubold, 1661 (inlkudas la unuan priskribaĵon konatan pri anestezio pere de refresixgado).
  • Cista medica hafniensis. Kopenhago, 1662.
  • De pulmonum substantia et motu. Kopenhago, 1663.
  • De insolitis partus humani viis. Kopenhago, 1664.
  • De medicina danorum domestica. Kopenhago, 1666.
  • De flammula cordis epistola. Kopenhago, 1667.
  • Orationes et dissertationes omnino varii argumenti. Kopenhago, 1668.
  • Carmina varii argumenti. Kopenhago, 1669.
  • De medicis poetis dissertatio. Hafinae, apud D. Paulli, 1669.
  • De bibliothecae incendio. Kopenhago, 1670.
  • De morbis biblicis miscellanea medica. Frankfurto ĉe Majno, D. Paulli, 1672.
  • Acta medica et philosophica. 1673-1680

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La limfa sistemo estas kompleksa reto da vaskuloj kaj etaj strukturoj nomataj limfaj nodetoj, kiuj transportas la limfan fluidaĵon aŭ limfon el la histoj al la sangocirkula sistemo.
  2. 2,0 2,1 Personensuche
  3. 3,0 3,1 Universitato de Sankta Andreo
  4. 4,0 4,1 Personensuche
  5. 5,0 5,1 Personensuche
  6. New Advent
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche
  11. Personensuche
  12. Personensuche
  13. Treccani
Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj