Thomas Charnock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thomas Charnock
(1524-1581)
La supra bildo montras pentraĵon pri laboratorio de la alkemiisto far nederlanda artisto Cornelis Pieterszoon Bega (1631-1664). Kaj kiel ĉiuj alkemiistoj, Thomas Charnock faris multajn eksperimentojn serĉe de la filozofa ŝtono.
La supra bildo montras pentraĵon pri laboratorio de la alkemiisto far nederlanda artisto Cornelis Pieterszoon Bega (1631-1664). Kaj kiel ĉiuj alkemiistoj, Thomas Charnock faris multajn eksperimentojn serĉe de la filozofa ŝtono.
Persona informo
Naskiĝo 1524
en Faversham, Kent, Britio
Morto 1581
en Combwich, Somerset, Britio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo alkemiisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Thomas Charnock estas angla alkemiisto kaj okultisto kiu dediĉis sian vivon al la demando pri la filozofa ŝtono. Kune kun John Dee li estas unu el la plej konataj anglaj alkemiistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia naskiĝjaro troviĝas en unu el liaj manuskriptoj datitaj el la jaro 1574, en kiu li diras ke li estas 50-jaraĝa. Proprakoste li travojaĝis la tutan Anglion antaŭ ol stabliĝi en Oksfordo. Tie li konatiĝis kun spiritualisto nomata "James S.", kiu loĝis en Salisbury kaj mortis en 1554 farinte el li sian protektaton. El sia protektanto li akiris la sekreton pri la filozofa ŝtono.

Bedaŭrinde hazarda fajro detruis sian tutan aparataron en la 1-a de januaro 1555.[1]. Ŝarnoko forgesis prinoti la sekreton de sia protektanto sed post kelkaj jaroj li ree lernis la sekreton elde William Holloway[2], iu prioro de Bano. Holloway diras ke li estis kaŝinta iun flakonon kun "Ruĝa Eliksiro" ene de muro en la "Abatejo de Bath", sed kiam li serĉis ĝin li ne trovis ĝin. Li tiel nervoziĝis ke li kredis ke li freneziĝas.

Holloway jam estis maljuna kaj blinda kiam Ŝarnoko konatiĝis kun li. Holloway ĵuris diri al li la sekreton kaj finfine li instruis al Ŝarnoko la tutan farotaĵon. Dum multaj monatoj Ŝarnoko laboris sur tiu projekto kaj fine li sentis ke lia sukceso estis proksima. Sed lia laboro estis interrompita dum la jaro 1557 kiam li engaĝiĝis en la trupo de la Duko de Gizo kontraŭ Henriko la 2-a reĝo de Francio.

La angloj venkis la francojn en 1558, kaj Ŝarnoko revenis al Anglio. En 1562, li edziĝis al Agnes Norden el Skotlando, ili havis du gefilojn, unu filo kiu mortis duminfane kaj unu filino. Ŝarnoko translokigis sian familiaron al Combwich, apud Edgewater (Anglio). Li starigis alkemian laboratorion kie li laboris ĝis sia morto en 1581.

En 1556, li verkis "A Book of Philosophie, dediĉita al la reĝino Elizabeta la 1-a. En tiu libro, Ŝarnoko fanfaronas ke li kapablas fari oron riske de perdi la propran kapon se li fiaskos. La reĝino neniam provis testi lin, sed la libro plejeble malaperis el ŝiaj havaĵoj.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]