Thomas Hürlimann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Thomas Hürlimann
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1950 (1950-12-21) (68-jara)
en Zugo
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Svislando [#]
Alma mater Libera Universitato BerlinoUniversitato de Zuriko [#]
Familio
Patro Hans Hürlimann [#]
Profesio
Profesio scenaristo • verkisto [#]
Honorigoj Alemannischer Literaturpreis • Berliner Literaturpreis • Preis der SWR-Bestenliste • Jean-Paul-Preis • Marieluise-Fleißer-Preis • Weilheim Literature Prize • Joseph-Breitbach-Preis • Rauriser Literaturpreis • Aspekte-Literaturpreis • Gottfried-Keller-Preis [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Thomas HÜRLIMANN (naskiĝinta la 21-an de decembro 1950 en Zug) estas svisa germanlingva verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis parlamentano de Federacia Konsilio (Svislando) nome Hans Hürlimann (1918–1994), lia patrino Marie-Theres Hürlimann-Duft (1926–2001) originis el la kristandemokratia dinastio Duft el Sankt-Galo. Post frekvento de bazlernejo en Zug kaj pasigo de unu somero ĉe la onklo Johannes Duft en la mondefama klaŭstra biblioteko de Monaĥejo Sankt-Galo li eklernantis en la monakeja lernejo de Einsiedeln kio laŭ propra konfeso ege influis lin.

Post la abiturienta ekzameno li studis filozofion ĉe la Universitato de Zuriko kaj, ekde 1974, ĉe Libera Universitato Berlino. Post interrompo studa li verkis inter 1978 akj 1980 kiel reĝisora helpanto kaj produktdramaturgo ĉe la berlina Ŝilera-teatro. Estinte ekde 1980 liberprofesia verkisto li revenis en 1985 en Svislandon ka loĝas longan termpon en vilaĝo apud Einsiedeln. En aŭtuno 1996 li gastprofesoris ĉe Dartmouth-kolegio en Nov-Hampŝiro kaj estis en 2000 kaj 2001 dum tri semestroj docento en Lepsiko ĉe la Germana literaturinstituto. Ekde 2002 Hürlimann denove vivas ĉefe aŭ en Berlino aŭ en Walchwil.[1]

Ekde 2014 lia arkivo troviĝas en la Svisa literaturarkivejo en Berno.

Artista agado[redakti | redakti fonton]

Kiel verkisto Thomas Hürlimann ekaperis en 1981 per la rakontantologio Die Tessinerin (ĝi aperis en la zurika Ammann-eldonejo). Je la rakontaro de la aŭtoro - kiu ĉiam vigle temigis la novan historion svisujan - nombriĝas ankaŭ Das Gartenhaus, Die Satellitenstadt, Der große Kater, Fräulein Stark kaj Vierzig Rosen. Krome menciindas teatraĵoj kaj komeidioj, inter kiuj Der Gesandte (pri la svisa legato en Berlino dum la Dua mondmilito, Hans Frölicher), Der Franzos im Ybrig (1991) aŭ Das Einsiedler Welttheater (versio hürlimann-a de la grandedaj misteriaĵoj de Pedro Calderón de la Barca; skribo en 2000, prilaboro en 2007).

La plej furora aĵo estis la novelo Fräulein Stark (2001). Lia onklo Onkel Johannes Duft sentis sin viktimo romana kaj verkis pro tio pamfleton dekpaĝan (Bemerkungen und Berichtigungen; apero kiel privata presitaĵo). Fare de la parenco la aŭtoro nomiĝis i.a. "tro dorlotita filiaĉo. Similajn diskutojn Hürlimann eltenis jam post la apero de la romano Der große Kater (1998; filmigo estis en 2010 samtitole; tie ĉi la patro literature modelis).

Pri la kreiveco li ricevis multajn premiojn kaj honorojn. Ekzemple oni juĝis al li en 2001 pro la verko Fräulein Stark la Joseph-Breitbach-premion kiu estas la plej bone pagita literaturpremio en Germanlingvio; en 2012 li gajnis la Thomas-Mann-premion. Lia unua rakonta kolektaĵo Die Tessinerin tradukitis en ses, la novelo Das Gartenhaus en 13 lingvojn. Hürlimann membras ĉe "Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung", ĉe Akademie der Künste, ĉe PEN-klubo de Liĥtenstejno kaj ĉe "Bayerische Akademie der Schönen Künste".

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Prozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Großvater und Halbbruder. Ein Theaterstück. Premiero: Schauspielhaus Zürich 1981; Ammann, Zürich 1981, ISBN 3-250-01001-4.
  • Stichtag. Premiero: Düsseldorfer Schauspielhaus 1984.
  • Stichtag. Großvater und Halbbruder. 2 teatraĵoj: Fischer Taschenbuch, Frankfurt am Main 1984, ISBN 3-596-27086-3.
  • Lymbacher. Komedio (laŭ Meinrad Inglin). Premiero: Schauspielhauskeller Zürich 1990; Kulturverein Chärnehus, Einsiedeln 2003, ISBN 3-909060-22-6.
  • Der letzte Gast. Komedio. Premiero: Schauspielhaus Zürich 1991; Ammann, Zürich 1990, ISBN 3-250-01034-0.
  • Der Gesandte. Premiero: Schauspielhaus Zürich 1991; Ammann, Zürich 1991, ISBN 3-250-01063-4.
  • De Franzos im Ybrig. Komedio. Premiero: Kloster Einsiedeln 1991; Ammann, Zürich 1996, ISBN 3-250-10286-5.
  • Innerschweizer Trilogie: De Franzos im Ybrig. Komödie – Dämmerschoppen. Novelle – Lymbacher, nach Inglin. Stück. Ammann, Zürich 1991, ISBN 3-250-01044-8.
  • Güdelmäntig. Komedio. Premiero: Kloster Einsiedeln 1993; Kulturverein Chärnehus, Einsiedeln; Ammann, Zürich 1993, ISBN 3-909060-10-2.
  • Der Franzos im Ybrig. Komedio(hochdeutsche Fassung). Premiero: Schauspielhaus Zürich 1995; Ammann, Zürich 1996, ISBN 3-250-10286-5.
  • Carleton. Ein Stück. Premiero: Theater am Neumarkt Zürich 1996; Ammann, Zürich 1996, ISBN 3-250-10352-7.
  • Das Lied der Heimat. Stück. Premiero: Schauspielhaus Zürich 1998; Ammann, Zürich 1998, ISBN 3-250-10390-X.
  • Das Lied der Heimat. Alle Stücke. Fischer Taschenbuch, Frankfurt am Main 1998, ISBN 3-596-14277-6.
  • Stichtag. Oper. Premiero: Zürich 1998.
  • Das Einsiedler Welttheater. Nach Calderón de la Barca. Premiero: Kloster Einsiedeln 2000; Ammann, Zürich 2000, ISBN 3-250-10424-8.
  • Synchron. Premiero: Schauspielhaus Zürich 2002; in: Theater Theater. Aktuelle Stücke 12. Fischer Taschenbuch Verlag, Frankfurt am Main 2002, ISBN 3-596-15664-5.
  • Das Einsiedler Welttheater 2007. Nach Pedro Calderón de la Barca. Premiero: Kloster Einsiedeln 2007; Ammann, Zürich 2007, ISBN 978-3-250-10512-1.
  • Das Luftschiff – Komödie einer Sommernacht. Premiero: Luzerner Freilichtspiele, Tribschen 2015.[5]

Parolopero[redakti | redakti fonton]

  • Güdelmäntig. Sprechoper für einen Schauspieler, Chor und Orchester. Muziko: John Wolf Brennan. Premiero: Aarau 2002; Musica Vocalis Rara, Bläsersolisten Aargau. Ammann, Zürich 2001.

Parolado[redakti | redakti fonton]

  • Der Mittagsteufel. Die Geworfenheit spricht zu Entwürfen. Rede an die Abiturienten des Jahrgangs 2011. Gollenstein, Merzig 2011, ISBN 978-3-938823-92-7.

Sonlibro[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Berg (scenario kune kun Markus Imhoof), kineja filmo, 1990.
  • De Franzos im Ybrig. (registrita surscenejigo), Svisa televido, 1991.
  • Der Gesandte. (registrita surscenejigo), Svisa televido, 1993.
  • Franzos in Ötz. (registrita surscenejigo), ORF, 1994.
  • Das Einsiedler Welttheater. (dokumentaro pri surscenejigo), kulturplatz Svisa televido, 2007.
  • Der grosse Kater (fonto por libro), kineja filmo, 2009.

Eldonanteco[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Rüdiger Schwab: Gnade wird nicht gegeben. Thomas Hürlimanns „Einsiedler Welttheater 2007“. In: Schweizer Monatshefte. Zeitschrift für Politik Wirtschaft Kultur. Heft 06, Juni 2007, p. 46 sekvv.
  • Hans-Rüdiger Schwab (laŭdparolo): Marieluise-Fleißer-Preis 1992. Ingolstadt 1993.
  • Hans Steinegger (red.): Literaturpreis der Innerschweiz 1992: Thomas Hürlimann. Schwyz 1992.
  • Hans-Rüdiger Schwab (eld.): „ … darüber ein himmelweiter Abgrund“. Zum Werk von Thomas Hürlimann. Fischer Taschenbuch Verlag, Frankfurt am Main 2010, ISBN 978-3-596-18780-5.
  • Jan-Heiner Tück (eld.): „Der große Niemand“. Religiöse Motive im Werk von Thomas Hürlimann. Herder Verlag, Freiburg 2018, ISBN 978-3-451-38183-6.

Filmo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Daniele Muscionico: Der Verführer sehnt sich nach Kontemplation. En: NZZ online, 4.9.2017.
  2. Gajnintoj de Jean-Paul-premio
  3. Thomas Mann Preis geht an Thomas Hürlimann.
  4. Thomas Hürlimann erhält den Theaterpreis der Zentralschweiz.
  5. Pri la teatraĵo
  6. Filmbeschreibung auf der Website von Marianne Pletscher, abgerufen am 11. Juni 2015