Thomas Luckmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Luckmann
Persona informo
Thomas Luckmann
Naskiĝo 14-an de oktobro 1927 (1927-10-14)
en Občina Jesenice
Morto 10-an de majo 2016 (2016-05-10) (88-jaraĝa)
en Aŭstrio
Etno aŭstroj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo filozofosociologo • universitata instruisto vd
Laborkampo sociologio pri religio vd
Verkado
Verkoj La Socia Konstruo de Realo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas LUCKMANN (/ˈlʌkmən/; 14a de Oktobro, 1927 – 10a de Majo, 2016) estis uson-aŭstria sociologo de germana kaj slovena deveno kiu instruis ĉefe en Germanio. Naskiĝinta en Jesenice, tiam Reĝlando Jugoslavio, Luckmann studis filozofion kaj lingvistikon en la Universitato de Vieno kaj en la Universitato de Innsbruck. Liaj kontribuoj estis ŝlosilaj por studioj pri sociologio de komunikado, sociologio de sciaro, sociologio pri religio, kaj filozofio de scienco. Liaj plej bone konataj titoloj estas la libro de 1966 nome The Social Construction of Reality: A Treatise in the Sociology of Knowledge (kunaŭtorita kun Peter L. Berger), The Invisible Religion (1967), kaj The Structures of the Life-World (1973) (kunaŭtorita kun Alfred Schütz).

Luckmann dekomence ne intencis iĝi sociologo. Liaj dekomencaj akademiaj interesoj estis lingvistiko, historio kaj filozofio. Luckmann en Novjorko ĉefe studis filozofion kaj elektis studi sociologion kun kiel duaranga fako admirinte kiel liaj instruistoj specialiĝis en tiuj aferoj. Por ekzemplo, Luckmann estis enkondukita al la sociologio de religio kiam lia tiama instruisto, Carl Meyer, konsilis al li fari kampolaboron pri eklezioj en Germanio post la Dua Mondmilito. Kaptita de tiu sperto en Germanio, Luckmann uzis sian kampolaboron por atingi doktorigon en sociologio.