Thomas Spence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Spence
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1750 (1750-06-21)
en Anglio
Morto 8-an de septembro 1814 (1814-09-08) (64-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kolono de Monumento al Reformistoj, Tombejo Kensal Green, montranta la nomon de Spence

Thomas SPENCE (21a June Malnovastilo/2a Julio Nova Stilo, 1750 – 8a de Septembro, 1814) estis angla maldekstrulo[1] kaj defendanto de la komuna posedo de la tero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Spence estis unu el ĉefaj anglaj revoluciuloj de la fino de la 18a jarcento kaj komenco de la 19a jarcento. Spence naskiĝis en malriĉeco kaj same mortiĝis, post longaj periodoj de enprizonado, en 1814.

La minacata fermo de la komunejo Town Moor en Newcastle en 1771 ŝajne estis la ŝlosilo de la intereso de Spence por la tera afero kaj lia aliro al ultra-radikalismo. Lia plano ne estis por tera ŝtatigo sed por la establado de memregaj paroĥaj komunumoj, en kiuj la lupago pagita al la paroĥo (nome absoluta posedanto de la tero) estu la ununura imposto ia ajn. Liaj ideoj kaj pensaro tiurilate devenis el vario de ekonomikaj pensuloj, inter kiuj lia amiko Charles Hall.

La plano de Spence havis kelkaj postulojn nome la jenaj:

  1. Fino de aristokrataro kaj terposedantoj;
  2. Ĉiu tero estu publike posedata de 'demokrataj paroĥoj', kiuj estu ege memregaj;
  3. Lupagoj por tero en paroĥoj estu kunhavataj egalece inter paroĥanoj;
  4. Universala balotrajto (inklude inojn) kaj ĉe paroĥa nivelo kaj pere de sistemo de deputitoj elektitaj de paroĥoj por landa senato;
  5. 'Sociala garantio' etenda por havigi enspezon al tiuj nekapablaj labori;
  6. La 'rajtoj de infanoj' esti liberaj el ekspluatado kaj malriĉeco.

Selektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Real Rights of Man (1793)
  • End of Oppression (1795)
  • Rights of Infants (1796)
  • Constitution of Spensonia (1801)
  • The Important Trial of Thomas Spence (1807)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Spence Arkivigite je 2011-08-05 per la retarkivo Wayback Machine, Spartacus.schoolnet, alirita la 29an de Aŭgusto 2010
  • Bonnett, Alastair (2007) The Other Rights of Man: The Revolutionary Plan of Thomas Spence. History Today 57(9):42–48.
  • Bonnett, Alastair & Armstrong, Keith (eld), Thomas Spence: The Poor Man's Revolutionary Breviary Stuff Publications, 2014 ISBN 978-0-9570005-9-9
  • Malcolm Chase, The People's Farm, English Radical Agrarianism 1775–1840 Breviary Stuff Publications, 2010 ISBN 978-0-9564827-5-4
  • O. Rudkin, Thomas Spence and His Connections (1927).
  • T. M. Parssinen, "Thomas Spence and the Spenceans: a Study of Revolutionary Utopianism in the England of George III" (unpublished Ph.D. dissertation, Brandeis University, 1968).
  • T. M. Parssinen, "The Revolutionary Party in London, 1816–20", Historical Research 45 (2007) 266–282 COI:10.1111/j.1468-2281.1972.tb01466.x

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]