Thomas Wolfe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Wolfe
Persona informo
Thomas Wolfe
Naskiĝo 3-an de oktobro 1900 (1900-10-03)
en Asheville
Morto 15-an de septembro 1938 (1938-09-15) (37-jaraĝa)
en Baltimore,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Riverside Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill vd
Subskribo Thomas Wolfe
Familio
Gefratoj Fred Wolfe vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto • prozisto • eseisto • dramaturgo • dramaturgo vd
Verkado
Verkoj Look Homeward, Angel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Clayton WOLFE (3-a de oktobro 1900 - 15-a de septembro 1938) estis verkisto usonana. Kvankam li mortis en juna aĝo, Wolf sukcesis verki kvar longajn romanojn, novelojn kaj multajn mallongajn rakontojn. Lia verkado estas karakterizita per miksaĵo de membiografia verkado kun tre originala, poezia, entuziasma kaj impresa prozo. Liaj libroj, verkitaj dum la Granda Depresio, priskribis la diversecon kaj buntecon de usona kulturo. Lia verkado estis influita de tiu de lia amiko Sherwood Anderson.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wolf, loĝanto de Asheville, Norda Karolino, estas la plej juna el ok infanoj de William Oliver Wolf (1851-1922) kaj Julia Elizabeth Westal (1860-1945). Lia patro estis masonisto kaj administris tomboŝtonan komercon. La patrino de Wolfe aktive aĉetis nemoveblaĵojn. En 1904 ŝi malfermis pensionon en Sankta Luiso, Misurio, por la Monda Foiro. Dum la familio estis en Sankta Luiso, lia 12-jara frato mortis pro tifo. En 1906 Julia Wolfe aĉetis pensionon nomatan "Old Kentucky House" (maljuna kentukia domo) ĉe strato proksima al la familia hejmo en Asheville. Ŝi transloĝiĝis kun sia plej juna filo dum la cetero de la familio loĝis en la loĝejo ĉe la sekva strato.

Wolf komencis studi ĉe la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill kiam li estis 15-jara. Li estis membro de la dialektika socio de la universitato kaj la Pi Kapa Pi Frataro. Por fariĝi dramisto, en 1919 li enskribiĝis en dramverkista kurso. Lia sola teatraĵo, "The Return of Buck Gavin" (La reveno de Buck Gavin) estis enscenigita de grupo formita de siaj samklasanoj, kun Wolfe ludanta la ĉefan rolon. Alia el liaj teatraĵoj, "La tria nokto", estis prezentita en decembro 1919.

Wolf finis siajn studojn ĉe la Universitato de Norda Karolino kun bakalaŭro en artoj en junio 1920, kaj en septembro komencis studi en Universitato Harvard, gajnante magistron en dramaturgologio en 1922.

Nekapabla vendi siajn teatraĵojn, li alvenis al la konkludo, ke lia skribmaniero pli taŭgas por la skribita vorto ol por la scenejo. Li ricevis portempan instruistan postenon en Universitato de Novjorko, sed jaron poste foriris al Eŭropo por plu verki. Dum sia vojaĝo reen en 1925 li renkontis Aline Bernstein, edziĝintan virinon dudek jarojn pli aĝan, kun kiu li komencis tumultan amaferon. Li dediĉis sian unuan romanon al ŝi, "Look Homeward, Angel" (Rigardu Hejmen, Anĝelo) (1929). Baldaŭ post kiam la libro estis publikigita, li denove fuĝis al Eŭropo, finante la amrilaton.

En 1937, dum vojaĝo al Okcidento, Wolf eksuferis pneŭmoniton. Komplikaĵoj disvolviĝis kaj fine montriĝis, ke li havas tuberkulozon. Li estis kuracita en Johns Hopkins Hospital, sed vivsava operacio montris, ke la malsano disvastiĝis al la tuta dekstra flanko de lia cerbo. Li mortis tri tagojn poste sen rekonsciiĝi.

Nur ĉirkaŭ duono de la libroj, kiujn li verkis, estis eldonitaj dum lia vivo, du pliaj libroj estis manuskriptoj, kiujn la eldonisto tenis por preparo al publikigo. Aldone al postlasado de granda nombro da ĉapitroj kaj libroj nefinitaj, kiuj estis redaktoritaj kaj publikigitaj post lia morto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Look Homeward, Angel (1929)
  • No Door (novella, 1933; eldonita en du partoj en Scribner's Magazine en 1933 kaj 1934, kaj poste fariĝis parto de lia plenlonga "Of Time and the River")
  • Of Time and the River (1935)
  • From Death to Morning (1935)
  • The Story of a Novel (1936)
  • Chickamauga" (mallonga rakonto) (1937)
  • The Child by Tiger" (mallonga rakonto; 11a de Septembro, 1937 Saturday Evening Post)
  • The Lost Boy (1937)
  • The Web and the Rock (1939; eldonita post lia morto)
  • You Can't Go Home Again (1940; eldonita post lia morto)
  • The Hills Beyond (1941; eldonita post lia morto)
  • Mannerhouse: A Play in a Prologue and Four Acts (1948; eldonita post lia morto)
  • A Western Journal: A Daily Log of the Great Parks Trip, June 20–July 2, 1938 (1951; eldonita post lia morto)
  • The Letters of Thomas Wolfe (1956; eldonita post lia morto)
  • Short Novels of Thomas Wolfe (1961; eldonita post lia morto)
  • The Mountains: A Play in One Act; The Mountains: A Drama in Three Acts and a Prologue (1970; eldonita post lia morto)
  • Welcome to Our City: A Play in Ten Scenes (1983; eldonita post lia morto)
  • Beyond Love and Loyalty: The Letters of Thomas Wolfe and Elizabeth Nowell (1983; eldonita post lia morto)
  • My Other Loneliness: Letters of Thomas Wolfe and Aline Bernstein (1983; Richard Kennedy, eld.)
  • The Hound of Darkness (1986; eldonita post lia morto)
  • The Collected Stories of Thomas Wolfe (1987; Francis E. Skipp, eld.)
  • The Good Child's River (1991; eldonita post lia morto)
  • The Starwick Episodes (1994; eldonita post lia morto)
  • The Party at Jack's (1995; eldonita post lia morto)
  • To Loot My Life Clean: The Thomas Wolfe–Maxwell Perkins Correspondence (2000; Matthew J. Bruccoli & Park Bucker, eld.)
  • O Lost: A Story of the Buried Life (2000)
  • God's Lonely Man" (sendata eseo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]