Thomas de Cantimpré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Cantipratanus Brabantus
(1201-1272)
"De rerum natura", ilustrita manuskripto el la 15-a jarcento, de Tomaso de Kantimpreno, montrante monstrajn estulojn tiaj kiaj la karnomanĝulojn.
"De rerum natura", ilustrita manuskripto el la 15-a jarcento, de Tomaso de Kantimpreno, montrante monstrajn estulojn tiaj kiaj la karnomanĝulojn.
Persona informo
Thomas Cantimpratanus
Naskiĝo 1201
en Sint-Pieters-Leeuw, apud Bruselo,  Belgio
Morto 15-a de majo 1272
en Haeser,  Belgio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latino vd
Alma mater Abatejo de Kantimpreo en Kambrajo, Universitato de Parizo, Universitato de Kolonjo
Profesio
Okupo hagiografo • verkistopastrofilozofo • ordenfrato vd
Verkado
Verkoj Liber de natura rerum ❦
Bonum universale de apibus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tomaso de Kantimpreo (1201-1272) (Latine: Thomas Cantipratensis) estis dominikana kleriko, predikisto, romkatolika mezepoka hagiografo, enciklopediisto kaj teologo. Li studis sub Alberto la Granda en Kolonjo kaj poste en Parizo.

Lia verko "Pri la naturo de la aĵoj" estis fonto por la estontaj enciklopedioj. Jacob van Maerlant laŭlitere tradukis la verkon en la nederlandan ("Der Naturen Bloeme") kaj Alberto la Granda uzis ĝin en sia "De animalibus" ("Pri la bestoj") fare de Bartolomeo la Angla. La verko estis ankaŭ tradukita en la germanan kaj francan.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Opus de natura rerum ("Verko pri la naturo de la aĵoj") (1230-1245)
  • Bonum universale de apibus ("La universala bono de la abeloj") (1256-1263)
  • Vita Christinae virginis mirabilis dictae ("Vivo de la virga Kristina alnomita la mirinda")
  • Vita B. Margaritae Iprensis ("Vivo de la beatino Margareta de Ipro")
  • Vita Piae Lutgardiae ("Vivo de la pia Lutgarda de Lieĝo")
  • Vita Joannis abbatis primi monasterii Cantimpratensis et ejus Ecclesiae fundatoris ("Vivo de Johano, unua abato de Kantimpreo kaj ties ekleziaj fondintoj") (1223-1228)
  • Supplementum ad vitam B. Mariae d'Oignies a B. M. Jacobo de Vitriaco
  • "Liber de monstruosis hominibus Orientis" ("Libro pri la monstraj homoj el la Oriento")
  • De Disciplina scholarium [Cum commento] ("Pri la disciplino en la lernejoj")

Pri la naturo de la aĵoj[redakti | redakti fonton]

"De quadrupedibus"
("Pri la kvarpieduloj"),
sekcio eltirita el la "Naturo de la Aĵoj".

Ekzemple de la "Libro pri la propreco de la aĵoj" far Bartolomeo la Angla, la verko de Kantimpreo dividiĝas en 20 sekcioj, nome:

  • Libro 1 - La anatomio de la homa korpo
  • Libro 2 - La koro
  • Libro 3 - La monstraj homrasoj de la Oriento
  • Libro 4 - Besto (Kvarpieduloj)
  • Libro 5 - Birdoj
  • Libro 6 - Marmonstroj
  • Libro 7 - Fiŝoj
  • Libro 8 - Serpentoj
  • Libro 9 - Vermoj (k insektoj)
  • Libro 10 - Ordinaraj arboj
  • Libro 11 - Aromataj (spicaj) kaj medicinaj arboj
  • Libro 12 - Proprecoj pri la aromataj kaj medicinaj plantoj (herboj)
  • Libro 13 - Aŭtoritatuloj kaj fontoj
  • Libro 14 - Altkostaj ŝtonoj (gemoj)
  • Libro 15 - Sep metaloj
  • Libro 16 - Sep ĉielaj areoj
  • Libro 17 - La sferoj de la tero kaj la sep planedoj
  • Libro 18 - La aer- (vento-, tempo-) moviĝo
  • Libro 19 - La kvar elementoj
  • Libro 20 - Eklipsoj kaj ĉielaj movoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]