Thorbjørn Jagland
Thorbjørn JAGLAND (naskita la 5-an de novembro 1950 en Drammen) estas norvega politikisto de la soci-demokrata Laborista Partio (Ap), kiun li prezidis de 1992 ĝis 2002. De la 25-a de oktobro 1996 ĝis la 17-a de oktobro 1997 li funkciis kiel Ĉefministro de Norvegio (Statsminister), kaj de marto 2000 ĝis oktobro 2001 li estis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj. De 2009 ĝis 2019 li estis Ĝenerala Sekretario de la Konsilio de Eŭropo.[1][2] Li ankaŭ servis en la Nobel-Komitato de 2009 ĝis 2020, prezidante ĝin ĝis 2015.[3] La 3-an de marto 2015, li estis forigita de sia posteno post kunveno de la komitatanoj. Laŭ norvegaj amaskomunikiloj, la kialo de lia eksiĝo eble estis liaj polemikaj decidoj aljuĝi la Pacpremion al Barack Obama, la Eŭropa Unio kaj Liu Xiaobo.
Jagland estis membro de la Storting de 1996 ĝis 2009. Li plenumis la oficon de Storting-prezidanto inter 2000 ĝis 2005. Li aktive pledas por la aliĝo de Norvegio al la Eŭropa Unio.
Jagland ricevis la titolon de Komandanto de la Nacia Ordeno de la Legio de Honoro de Francio pro sia "senlaca engaĝiĝo al la eŭropa kontinento kaj la universalaj valoroj, kiujn ĝi reprezentas".
En 2026, enketo estis malfermita en Norvegio pri lia rilato kun Jeffrey Epstein.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Thorbjorn Jagland elected Secretary General of Council of Europe", panorama.am, 30 September 2009.
- ↑ Election of the Secretary General of the Council of Europe, 24 June 2014. Konsilio de Eŭropo. Arkivita el la originalo je 2 April 2015. Alirita 24 June 2014 .
- ↑ Jagland ferdig i Nobelkomiteen - Innenriks. Arkivita el la originalo je 11 October 2020. Alirita 10 October 2020 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉefministroj de Norvegio – bildaro kun portretoj de la ĉefministroj (Aftenposten)

