Saltu al enhavo

Thure von Uexküll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thure von Uexküll
la patro Jakob kun 7-jara filo Thure en somero 1915
la patro Jakob kun 7-jara filo Thure en somero 1915
Persona informo
Thure von Uexküll
Naskiĝo 15-an de marto 1908 (1908-03-15)
en Heidelberg
Morto 29-an de septembro 2004 (2004-09-29) (96-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Jakob Johann von Uexküll Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Gudrun von Uexküll (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Gösta von Uexküll (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo profesoro
universitata instruisto
biosemiotikisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thure von Uexküll - n. la 15-an de marto 1908 en Hajdelbergo, m. en aĝo de 96 jaroj la 29-an de septembro 2004 (96-jaraĝa) en Frajburgo - estis konata germana medicinisto kaj kuracisto, kiu ankaŭ priskribiĝis kiel biologia semiotikisto. Aparte li ricevis renomon kiel forta defendanto kaj varbanto inter la kuracistaj kolegoj por la koncepto de psikosomata medicino aŭ Psikosomatiko.

La patro Jakob Johann von Uexküll estis same konata germana biologo kaj filozofo, kiu post etapoj en Parizo, Hajdelbergo kaj Napolo ekde 1924 instruis en la hamburga universitato. Devene la familio estis baltaj germanoj. La familio origine estis nobeloj en la loĝloko kaj kastelo Uexküll,[1] kiu post la unua mondmilito ricevis latvan nomon Ikšķile - la familia kastelo, konstruita en la 12-a jarcento tamen jam estis detruita en la 17-a jarcento kaj la familianoj de tiam vivis en germanlingvaj urboj de suda Livonio, la nuna Latvio. La nevo de Thure, Jakob von Uexküll, filo de la pli juna frato Gösta, konsideratas konata filantropo kaj estas fondinto de la alternativa Premio de ĝusta vivmaniero (Right Livelihood Award).

Thure von Uexküll estis naskita la 15-an de marto 1908 en Hajdelbergo, kie la patro kaj patrino Gudrun grafino Schwerin-Uexküll vivis ekde 1903, kaj patro laboris ĉe la hajdelberga universitato, dum la patrino renomiĝis kiel tradukinto de la tiam tre populara "La Libro de San Michele" de la sveda kuracisto Axel Munthe. En novembro 1909 sekvis la eta frato Gösta en Hajdelbergo, poste la patro (sen familio) en 2011 kaj 1914 esploris en Bretonio kaj Biarritz, Francio. Plej malfrue en aŭtuno 2014, Thure estis 6-jara, la familio ree kunis en Anklam, Antaŭpomerio, kie 18 kilometrojn sude de la urbocentro en Putzar estis la familia kastelo de la patrino. La patro en la oktobra revolucio de 1917 perdis ĉiujn havaĵojn, kiam la familia bieno Gut Keblas en norda Livonio transiris de cara Rusio al Sovetunio, kio kompreneble signifis malproprietigon, antaŭ ol dum la jaro 1918 solidiĝis nova respubliko Estonio. En Anklam Thure kaj Gösta estis lernejanoj, ĝis en 1924 la patro ricevis postenon de la hamburga universitato kaj la familio translokiĝis al Hamburgo, kie la fratoj plu estis gimazianoj, Thure ĝis 1928, la eta frato ĝis 1929.

Medicina vivo

[redakti | redakti fonton]
fama germanlingva libro de li
(impresaj 1240 paĝoj)

Thure de 1928 ĝis 1934 studis medicinon en Munkeno, Innsbruck, Rostock kaj Hamburgo. Li pasigis sian ŝtatan ekzamenon en Hamburgo kaj unuan jaron eklaboris kiel helpkuracisto en neŭrologia kliniko en la urba kvartalo Barmbek. En 1935 li iris al la renoma universitata klinikaro Charité en Berlino, kie li staĝis ĉe Gustav von Bergmann, profesoro de interna medicino kaj pioniro de psikosomatiko. Akademia kariero estis ekster konsidero en tiu tempo, ĉar Thure von Uexküll rifuzis aliĝi al la nazia partio NSDAP. Krome la frato Gösta, intertempe tendence maldekstra ĵurnalisto, laŭdire helpis al iuj judaj amikoj fuĝis al eksterlando, pri kio eksciis la nazia sekreta polico Gestapo kaj sekve ankaŭ Gösta devis fuĝi al Svedio. Post la milito Thure kiel kuracisto gvidis centron de la Ruĝa Kruco pri eksa viktimoj de naziaj koncentrejoj, kaj de 1948 ĝis 1955, post habilitiĝo laboris en la klinikaro de la munkena universitato. Sekvis jardeko de 1955 ĝis 1966 en la klinikaro de la universitato de Gießen kaj plia jardeko de 1966 ĝis 1976 en la klinikaro de la reforma universitato de Ulm.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Origine la germana nomo Uexküll, uzita ekde komenco de la 12-a jarcento, devenas de la livona nomo 'ikš kīla', kio signifas "unu vilaĝo" (komparu estone üks küla kaj finne yksi kylä).