Tiñosillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiñosillos
Tiñosillos 02 by-dpc.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05165 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 766  (2021) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 4° 44′ U (mapo)40.934166666667-4.7275Koordinatoj: 40° 56′ N, 4° 44′ U (mapo) [+]
Alto 867 m [+]
Areo 27,25 km² (2 725 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Tiñosillos
Situo de Tiñosillos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tiñosillos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tiñosillos [tinjoSIljos] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Tiñosillos estas komprenebla etimologie kiel Tiniuletoj ("tinio" estas kaphaŭtmalsano) en la senco de "malriĉuletoj". Estas similaj loknomoj kaj en Hispanio kaj en Italio.[1]

Tiñosillos en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 766 loĝantojn. Ĝi distas 38 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Pedro-Rodríguez, El Bohodón, Pajares de Adaja, Gutierre-Muñoz, Orbita, Arévalo kaj Nava de Arévalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Ĝi ekzistis jam en la 13-a jarcento. Ĝi estis grava centro de produktado de ceramiko kaj fine de la 1930-aj jaroj estis ĝis tri dek ceramikejoj kiuj produktis ĉefe akvujojn, kuirujojn kaj ĵaregojn.[2][3]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nieto Ballester, Emilio (1997). Breve diccionario de topónimos españoles. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-9487-8.
  2. Rubio Celada, Abraham. «Alfarería y cerámica de Ávila». espanafascinante.com. Konsultita la 12an de Marto 2022.
  3. Seseña, Natacha. Cacharrería popular (1997). Madrid: Alianza Editorial. p. 157. ISBN 84-206-4255-X.