Tiĉino (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Tiĉino
Blazono de la komunumaro Tiĉino
Tiĉino
Mapo de la komunumaro Tiĉino
eksa administra teritoria unuo • subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Ĉefloko Sementina
Koordinatoj  46° 11′ N 8° 59′ O / 46.183 °N, 8.983 °O / 46.183; 8.983 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ N 8° 59′ O / 46.183 °N, 8.983 °O / 46.183; 8.983 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8682 (2011-12-31)
Areo 68,60 km²
Loĝantardenseco 126,5 loĝantoj/km²


La komunuaro Tiĉino estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Belinzono. Ĝi havis 8682 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Sementina.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Tiĉino etendiĝas sude de la Valo de Leventina ĝis al la norda parto de la ebenaĵo de Magadino, okcidente respektive sude de la rivero Tiĉino, nordokcidente de la kantonĉefurbo Belinzono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En sudo tra la komunumaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiu kondukas de Belinzono al Locarno. Laŭlonge de la rivero Tiĉino pasas en oriento svisa aŭtovojo A2, kies vojnodo Belinzono-Nordo kun la svisa aŭtovojo A13 situas en Gorduno sur la komunuma teritorio.

Komunumoj de la komunumaro Tiĉino[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Tiĉino konsistas (stato en 2013) el 7 komunumoj, el kiuj Sementina estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Gnosca Gnosca 705 7.5 5006
Gorduno Gorduno 677 9.2 5007
Gudo Gudo 770 9.9 5008
Moleno Moleno 106 7.4 5012
Monte Carasso Monte Carasso 2725 9.7 5013
Preonzo Preonzo 588 16.5 5015
Sementina Sementina 3111 8.4 5019
Totale 7 8682 68,60 -

--->

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]