Saltu al enhavo

Tianŝui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tianŝui
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 741000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 984 659  (2020) [+]
Loĝdenso 209 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 35′ N, 105° 44′ O (mapo)34.58093105.73115Koordinatoj: 34° 35′ N, 105° 44′ O (mapo) [+]
Alto 1 171 m [+]
Areo 14277,2 km² (1 427 720 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tianŝui (Ĉinio)
Tianŝui (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Tianŝui

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tianshui [+]
vdr

Tianŝui, per simpligita ĉina skribo 天水市, per pinjino Tiānshuǐ estas milionurbo je prefektuja nivelo en provinco Gansuo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Ĉiela Akvo".

Aĉetstrato en Tianŝui

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 2 984 659 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La kuntirita milionurbo kuŝas sur rande de Leŭsa Altebenaĵo laŭ alfluanta rivero de Vei sur areo 14 359 km² 1171 m super la marnivelo kaj administras 7 dividojn. Baoji troviĝas 133, Pinlian 139, provinca sidejo Lanĝoŭo 240, ĉefurbo Pekino 1145 km laŭ [1].

La prefektujnivela urbego kuŝas laŭ antikva vojo de la Norda Silka Vojo, tio determinis la gravecon ĝis la modernaj tempoj.

Pro la milda klimato la areo estas granda produktanto de fruktoj, precipe pomoj. Ĝi estas ankaŭ grava industria centro pri elektroniko.

En Tianŝui universitato kaj 3 altlernejoj funkcias.

Stacidomo

La milionurbo estas atingebla voje kaj trajne, eĉ flughaveno funkcias. Ene ankaŭ tramo liveras la pasaĝerojn ekde 2020.

La klimato estas parte malvarmeta duonarida, parte humida kontinenta klimatoj kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: BSk respektive Dwa kun 4 egallongaj sezonoj. La vintroj estas malvarmaj sed sekaj, la someroj varmaj kaj iom humidaj. La areo ricevas 1 911 horojn da sunbrilo ĉiujare. La jara averaĝa temperaturo estas 12 °C kaj varias inter 7-18 °C. Jare averaĝe pluvas 494 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed multo de la jara pluvokvanto okazas de junio ĝis septembro.

Bildoj pri Tianŝui
Prokurorejo
Partia domo
Placo
Skulptaĵo kaj pordego
Pordego
Budhisma templo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • temploj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans