Tianŭen-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tianŭen-1 (ĉine 天问 一号, pinjine: Tiānwèn Yīhào; laŭvorte: "Demando al la ĉielo 1") estas la unua marsa kosmosondilo de la Ĉina Nacia Spaca Agentejo (CNSA), disvolvita kaj konstruita de la Scienca kaj Flugteknologia Ĉina Societo (SFĈS), la ĉefa fabrikanto de kosma industrio de Ĉinio. La misio konsistas el orbitilo, surgrundilo kaj kosmaŭto, kiuj devas esplori la surfacon de la planedo. Post la fiasko en 2011 de la rus-ĉina misio Fobos-Grunt, kiu portis la malgrandan ĉinan sateliton Jinghuo 1, estis finfine decidite plenumi la sekvan ĉinan mision sendepende. La sukcesoj de la luna esplora programo Ĉang'e, precipe la sukcesa efektivigo de la surgrundila sistemo Ĉang'e 3 kaj 4, ebligas al Ĉinio entrepreni ambician mision. La projekto, kiu estas la unua interplaneda sondilo de Ĉinio, estis aprobita en 2016.

La kosmoŝipo, kun totala maso de preskaŭ kvin tunoj, estas unu el la plej pezaj sondiloj lanĉitaj al Marso kaj kunportas entute dek tri sciencajn instrumentojn. La orbitilo, kiu devas kolekti datumojn pri Marso dum almenaŭ 2 jaroj, respondecas pri la enorbitaj manovroj. La 240 kg-kosmaŭto devas cirkuli sur la surfaco de Marso dum almenaŭ 3 monatoj.

La sciencaj celoj de la misio rilatas al la geologio de Marso, la nuna kaj estinteca ĉeesto de akvo, la interna strukturo de la planedo, la identigo de mineraloj kaj malsamaj specoj de rokoj sur la surfaco, kaj la karakterizado de la kosma medio kaj atmosfero de Marso.

La misio sukcese lanĉiĝis la 23-an de julio 2020 de la Kosma Centro Ŭenĉang sur Hajnano per la peza lanĉilo Longa Marĉo 5, kaj post sep monatoj da transito ĝi eniris orbiton ĉirkaŭ Marso la 10-an de februaro 2021. La sondilo esploras la surgrundiĝan lokon dum tri monatojn el observa orbito, poste la 15an de majo 2021 la surgrundilo sukcese surmarsiĝas en la regiono de Utopia Planitia.

La 22-an de majo 2021, la kosmaŭto Ĝurong malsupreniris el la surgrundilo por atingi la surfacon de Marso kaj komenci sian esploradon de la ruĝa planedo1.

Ĉinio fariĝas la tria kosma potenco, kiu surmarsiĝas post Sovetunio kaj Usono, kaj la dua, kiu funkciigas esplorveturilon tie, post Usono. La kosmaûto estas desegnita por esplori la surfacon dum 90 marsaj tagoj. La orbitilo devas funkcii kiel telekomunika relajso dum la ĉefa misio de la kosmaŭto, poste meti sin en orbiton pli favoran al observado, konservante sian rolon de relajso.