Tiana (Katalunio)
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tiana. |
| Tiana | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Katalunio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 08390 • 08391 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Isaac Salvatierra | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 9 331 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 174 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 41° 29′ N, 2° 16′ O (mapo)41.4830555555562.2697222222222Koordinatoj: 41° 29′ N, 2° 16′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 136 m [+] | ||
| Areo | 7,95 km² ( 795 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Tiana estas kataluna marborda vilaĝo kaj municipo en la distrikto Maresme, 15 km nord-oriente de Barcelono, apartenanta al la metropola areo de Barcelono.
La municipo havis 9305 loĝantojn en 2024, kio situis ĝin praktike en la mezo de la listo de la municipoj de Maresme laŭ loĝantaro. Ĝi situas en la montara parto de Maresme kaj, kiel aliaj vilaĝoj de la monta parto de la distrikto, ĝi estas forte ligita al apuda ĉe-mara vilaĝo. Por Tiana, tiu estas Montgat.
La municipo havas areon de 7,90 km², plejparte konsistanta el arbaro, vitejoj kaj veprejoj. Du trionoj de tiu areo estas ene de la Parko Serralada de Marina. Ĝia nomo devenas de la latina persona nomo Titius, kaj aperas en dokumentoj la 11-a jarcento kiel villa tizana aŭ titiana.
La nokta buslinio N9 (ankaŭ funkciigata de la buskompanio Tusgsal) ligas Tianan kun Portal de la Pau en Barcelono pasante tra Plaça de Catalunya, Sant Adrià del Besòs, Santa Coloma de Gramenet, Badalona kaj Montgat. Aŭtovoje, Tiana havas enirejon kaj elirejon al la aŭtovojoj B-20 kaj C-32 sen paspagoj, ĉar ili apartenas al la Metropola Areo. Ĝi ne havas propran taksian servon, sed estas kovrita de la taksia servo Badalona.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tiana estas esence loĝdoma municipo, pro sia statuso kiel vilaĝo kaj sia proksimeco al urbaj centroj kiel Barcelono aŭ Badalona. La plimulto de laborpostenoj, kiuj ekzistas en la vilaĝo, respondas al la serva sektoro. Unu el la ĉefaj ekonomiaj aktivecoj en Tiana estas seka agrikulturo (organika en iuj kazoj) de vinberoj kaj, ĉefe, la produktado de vinoj kaj kavoj kiel la tradicia kavo Parxet, kiu estas unu el la simboloj de Tiana dum jaroj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la municipo de Tiana situas la Kartuzio de Montalegre, ekkonstruita en 1434, kiu nuntempe estas la sola loĝata kartuziana monaĥejo en Katalunio. En la vilaĝo staras la gotika preĝejo de la Mare de Déu de l'Alegria (Dipatrino de Ĝojo). Krome, estas la jam citita Parko Serralada de Marina.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Tiana Antica estas festivalo de antikva muziko okazanta en Tiana ekde 1999.
Ĉiujare, dum la someraj monatoj, la urbo gastigas la muzikfestivalon Estiu Jazz , kiu konsistas el pluraj senpagaj koncertoj, ĉefe de ĵazo , kiuj okazas ekstere ĉe la Bar del Casal ĵaŭde vespere.
Tiana havas kosman observatorion, astronomian grupon kaj radiostacion, Radio Tiana, kiu elsendas sur frekvenco 107.2 FM al la urbo kaj ĉirkaŭa regiono.
Tiana organizas Tiana Negra, la Kataluna Krimromana Festivalo, kiu gastigas la plej gravajn aŭtorojn kaj romanojn en la aktuala kataluna krimliteraturo.
Tiana havas gastronomian foiron nomatan Tast Tiana, kie ĉiuj restoracioj en la urbo, same kiel la vinfarejoj, partoprenas kun specimenoj ofertitaj al la ĉeestantoj.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La Internacia Junulara Kongreso okazis en Tiana (apud Barcelono) de la 9-a ĝis la 16-a aŭgusto 2026.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Lola Anglada, verkistino kaj ilustristino
- Marc Parrot, kantisto kaj komponisto.
- Vicco, kantisto kaj komponisto.





