Tiazino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiazino
Kemiaj strukturoj de la Tiazino
Kemia strukturo de la Izotiazino
Kemia formulo
C4H5NS
Molmaso
99.15 g·mol−1
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H311, H331, H370
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P260, P280, P301+310, P311
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tiazinoj estas organikaj komponaĵoj kun farmakologaj aktivecoj enhavantaj unu ringon kun kvar karbonatomojn, unu nitrogenon kaj unu sulfuratomon. Kemiaĵoj ehavantaj tiazinojn uzatas kiel vermocidoj aŭ vermofugoj, tinkturoj, kvietigiloj kaj insekticidoj.

Multaj tiazinoj estas biologie aktivaj kaj plenumas gravan rolon en la traktado de pluraj malsanoj kaj elmontras promesplenaj rezultoj laŭ variaj gradoj kiam uzataj kiel antibakteriaj, antifungaj, antimalariaj, antivirusaj, ktp. La tiazino estis malkovrita en 1883 de Allen K Berntsen kaj Ludwig Knorr (1859-1921).[2][3].

La fenotiazino, iu derivaĵo de la tiazino estas malpli toksa ol arseno. Kelkaj tiazinoj posedas antitumorajn proprecojn. Aliaj derivaĵoj de la tiazino tia kia la klorpromazino agas kiel kvietigilo kaj la prometazina klorido ankaŭ konata kiel Fenergano estas longeaga antihistamino. La duetazina klorido ankaŭ konata kiel Diparkolo uzatas en la traktado de la parkinsona malsano.

Derivaĵoj de Tiazino[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]