Tiberio Morariu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiberio Morariu instruas laŭ Cseh-metodo

Tiberio MORARIU (naskiĝis el geedziĝo de rumano kaj hungarino la 28-an de septembro 1901 en Kassa (Aŭstri-Hungario), nun Koŝice (en Slovakio) - mortis la 4-an de julio 1987 en Stokholmo, Svedio) estis rumana Esperanto-instruisto, redaktoro, kunlaboranto de diversaj gazetoj ktp. Li estis frato de la esperantistino Eugenia Morariu.

Morariu estis esperantisto de 1921 pere de A. Cseh. De 1921 li estis sekretario de la Esperanto-klubo en Cluj, de 1923 sekretario de Rumana Esperanto-Centro (REC) en Bukareŝto (Bucureşti). En 1924 li instruis Esperanton en la policoficira altlernejo en Bukareŝto. Morariu fondis en 1924 la Rumanan Esperanto-Instituton kaj estis ĝia direktoro. Li krome estis ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por Rumanujo.

Li gvidis Cseh-kursojn en Rumanujo, 1922-1928 kaj en Svedujo, 1928-1931, 1933. Dum la sama periodo li gvidis plurajn kursojn por instruistoj en Stokholmo, Helsingborg kaj en Danujo (Odense). Post lia edziĝo al L. Andersson, ili ambaŭ gvidis kursojn en diversaj landoj. Lian instruistan kaj propagandistan sukceson montras la datoj: 100 kursoj, ĉ. 5000 kursanoj, 200 paroladoj (15 per radio).

Morariu kunlaboris al Esperanto Triumfonta, poste al Heroldo de Esperanto, Esperanto kaj Literatura Mondo (originalaj noveloj, skizoj kaj tradukaĵoj). Dume aperis liaj fidelaj, artaj kaj esprimriĉaj tradukaĵoj el la rumana literaturo: Niĉjo Mensogulo (de Brătescu-Voineşti, 1927), Nobela peko (de Sadoveanu, 1929), ambaŭ premiitaj de la Akademio de Esperanto, Sonorilo kaj kanono (de Emil Isac, 1930). Li estis premiita oratoro en la Universala Kongreso 1931.

(Ferenc Szilágyi en Enciklopedio de Esperanto, 1934)

Biografia libro[redakti | redakti fonton]

Katalin Kováts: Stelsemantoj en la ora nordo - Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj, E-duKati, Hago - majo 2011. 159 paĝoj. ISBN/EAN: 978-90-78519-02-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]