Tiberius Sempronius Gracchus la malpli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tiberius Sempronius Gracchus la malpli juna (mortinta en 154 a.K.), patro de du famaj reformantoj sociaj, estis romia politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li iĝis en 187 pleba tribuno, en 180 pretoro. Tiam li recvis la provincan de Hispania Citerior, kie li subigis ene de tri jaroj 107 urbojn. La venkojn li sekurigis per kontrakto kiu garantiis pacon de du dekoj da jaroj. Post lia reveno Romon li festis grandan triumfon kaj elektitis konsulo en 177.

Dua triumfo festitis post sukcesa venko super la ĉiam denove ribelaj sardianoj. En 163 li iĝis denove konsulo.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Li estis viro diligenta de aŭtentike romia karaktero. Tion li pruvis ankaŭ per la forpelo de maldignuloj inter la senatanoj kaj la kavalira klaso kiam li estis censoro (169). Estante severa li tre ŝatata estis fare de la popolo. Lia edzino Cornelia, filino de Skipio Afrika, naskis al li dekdu infanojn, el kiuj nur tri postvivis la patron: Tiberio, Gajo kaj Sempronia.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 201, kio legeblas tie ĉi interrete.