Tibero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibero
Tibero en Romo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 405 (392) km
Akvokolekta areo 17 375 km²
Averaĝa trafluo (ĉe Romo) 267 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 268 m
Enfluejo Tirena Maro
- Alteco (du brakoj) 0 m
Geografio
Alfluantoj Chiascio, Nestore, Pagli,
Nera, Aniene
Tibero en Italio]]
vdr

Tibero (itale Tevere, elp. 'Tevere; latine Tiberis) estas la ĉefa rivero de Centra Italio. Ĝi estas la tria plej longa rivero de Italio (post Pado kaj Adiĝo) kaj havas la duan plej ampleksan kolektan basenon (post Pado).

Fonto[redakti | redakti fonton]

La fonto de Tibero situas sur la deklivoj de monto Fumaiolo en alto de 1.268 metroj super marnivelo, sur la okcidenta montflanko direktita al Toskanio. Tamen ĝi situas en provinco Forlì-Cesena, kiu apartenas al Emilio-Romanjo kaj situas ĉe la orienta flanko de Italio. En 1927 Benito Mussolini ŝanĝis la limojn inter Toskanio kaj Emilio-Romanjo tiel, ke monto Fumaiolo kaj la fonto de Tibero estu en lia hejma provinco Forlì (tiama nomo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]