Saltu al enhavo

Tibeta skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo uzas specialajn signojn; se via komputilo ne kapablas montri ilin, vi povas rigardi bildan version de la tabelo.

La tibeta skribo estas abugido, kiu apartenas al la nordhindaj skriboj. Ĝi estas utiligata en Tibeto, Butano kaj partoj de Nepalo kaj Barato (Ladhako). Temas pri la skribo, en kiu estas verkitaj la sanktaj skriboj de la tibetaj budhanoj. La tibeta skribo estas uzata por la tibeta, la dzonka kaj la ladhaka lingvo.

Kiel ĉe ĉiuj hindaj skriboj, ĉiu silabo enhavas entenatan vokalon a (ka, kha, ga, …), kiu per kromsignoj estas modifita en aliajn vokalojn (ki, khi, ghi, …).

Bazaj silaboj kun entenata vokalo a

[redakti | redakti fonton]

Jen la skribo (Unikodaj signoj 0F40 ĝis 0F6A):

LiteroTransliterumado
Wylie
Prononco
ཀkaka
ཁkhakha kun aspiro
གgaga
ངngainter nga kaj na
ཅcaĉa sen forta aspiro
ཆchaĉha kun aspiro
ཇjaĝa sen forta aspiro
ཉnyanja
ཏtata
ཐthatha kun aspiro
དdada
ནnana
པpapa
ཕphapha kun aspiro
བbaba
མmama
ཙtsaca
ཚtshacha kun aspiro
ཛdzadza
ཝwaŭa
ཞzhazha kun aspiro
ཟzaza
འ’aa
ཡyaja
རrara
ལlala
ཤshaŝa sen forta aspiro
སsasa
ཧhaha kun aspiro
ཨaa

Aliaj vokaloj

[redakti | redakti fonton]

La tibetaj vokaloj estas same kiel tiuj de Esperanto. Ili aperas kiel signoj aldonitaj al la literoj a (nenio), i (  ི), u (ུ), e (  ེ) kaj o (  ོ). Krom por a, la aliaj estas skribitaj sur aŭ sub la litero kies prononco ŝanĝiĝas. Ekzemple:

  • ཀི estas ki,
  • ཇུ estas ĝu,
  • ཏེ estas te, kaj
  • མོ estas mo.

Sanskrito

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj literoj estas uzataj por vortoj el sanskrito :

LiteroTransliterumoPrononco
གྷghagha kun aspiro
ཊttata
ཋtthatha kun aspiro
ཌddada
ཌྷddhadha kun aspiro
ཎnnana
དྷdhadha kun aspiro
བྷbhabha kun aspiro
ཛྷdzhadzha kun aspiro
ཥssasa
ཀྵkssaksa

Unikodo por tibeta skribo

[redakti | redakti fonton]

Unikodo uzas la signojn kun kodoj 0F00 ĝis 0FFF por la tibeta skribo. (ISO/CEI 10646 Unicode 3.2). Tiuj signoj reprezentas literojn, ciferojn, astrologiajn signojn, interpunkciojn, ktp. Jen skema priskribo:

  • Silabo OM 0F00 ༀ
  • Komencosignoj 0F01 - 0F07
  • Aliaj frazsignoj 0F08 - 0F14
  • Astrologiaj signoj 0F15 - 0F1F; 0F3E - 0F3F; 0FCF
  • Ciferoj 0F20 - 0F29; (ciferoj -1/2 0F2A 0F33)
  • Signoj 0F34 - 0F39; 0FBE - 0FBF
  • Interpunkcioj 0F3A - 0F3D
  • Literoj 0F40 - 0F6A
  • Literaj kromsignoj 0F71 - 0FB9
  • Kantsignoj 0FC0 0FC3
  • Simboloj 0FC4 0FCC

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.