Tibeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri filmo Sep jaroj en Tibeto, legu Sep jaroj en Tibeto


Situo de Tibeto en Ĉinio.
La Flago de Tibeto estis itermite uzita inter 1912 kaj 1950. Ĉi tiun version enkondukis la 13-a Dalai-lamao Thubten Gyatso en 1912. La flago estas malpermesita en Ĉinio.

Tibeto (ĉine: 西藏, pinjine: Xīzàng, tibete: Bod) estas aŭtonoma regiono de Ĉinio situanta en Azio norde de Himalajo. Ĝia ĉefurbo estas Lasao. Tibeto iame estis sendependa reĝlando, sed nune ĝi estas parto de Ĉinio, laŭ la ĉinia registaro kaj aliancanoj. Tamen, tiu suvereneco estas disputita.

La "aŭtonoma regiono Tibeto" (Xizang) etendiĝas sur 1,2 milionoj da kvadratkilometroj kaj enhavas 2,1 milionojn da loĝantoj. La plejmulta etno estas tibetanoj, kies lingvo estas la tibeta. La regiono apudas Ŝinĝjangon kaj havas limojn kun Barato, Nepalo, Butano kaj Birmo.

Tibeto situas en la sudokcidenta limregiono, sudokcidento de la Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi najbaras al Barato, Birmo, Butano, Sikimo kaj Nepalo en la sudo kaj okcidento. Ĝia regionlimo estas longa 4 mil km kaj areo pli ol 1.22 milionoj da kvadrataj kilometroj, t.e. 12.8% de tiu de la tuta lando.


Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Tibeto.

Post kiam Padmasambhava venkis la bon-pastrojn kaj iniciatis lamaismon, Tibeto estis teokratio. Ĝi restis ekster koloniismo kaj okcidenta civilizo. En la 1940-aj jaroj, ne ekzistis minejoj kaj la nuraj aŭtomobiloj apartenis al Dalai-Lamao.

En 1950, la Ĉina Popola Respubliko eniris perforte Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto.

La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.

Rezistantoj (khampa), rifuĝintaj en la nepalaj montaroj kaj subtenitaj de Barato, milite batalis kontraŭ Ĉinio. En Tibeto Panĉen-lamao gvidis la registaron ĝis li estis elpelita en 1965.

La ĉina politiko celas finkoloniigi Tibeton per sistema enmigrado, kun la kredebla celo igi ĉinojn plejmulto en la regiono. Du trionoj de la loĝantaro de Lasao konsistas nun el Ĉinoj. La subprema politiko kaŭzis ĝis la jaroj 1990-aj pli ol unu milionon da mortintoj inter la Tibetanoj.

En marto 2008, okazis protestoj en Lasao kiuj estis vigle kontraŭbatalinta fare de ĉina popola armeo: oni diras pri la ĉ. 100 viktimoj inter la tibetanoj.

La fondinto de la tibetologio estis la hungara lingvisto Sándor Kőrösi Csoma (1784-1842).

Geografio kaj natura stato

Naturaj riĉfontoj

Minaĵoj

En Tibeto oni trovis entute pli ol 90 specojn da minaĵoj kaj konstatis la rezervokvanton de 26 el ili. La rezervokvanto de 11 specoj estas inter la unuaj 5 lokoj de la lando.

Fueloj

Tibeto estas abunda je akvoenergio, tervarmo, suna kaj venta energioj. Laŭ statistiko la jara akvoenergio estas ĉ. 200 milionoj da kW, t.e. 30 % de tiu de la tuta Ĉinio. La tersurfaca akva rezervokvanto estas 354,8 miliardoj da kubmetroj, kiuj konsistigas 13,5 % de tiu de Ĉinio. La akva rezervokvanto de glaĉeroj estas 330 miliardoj da kubmetroj. La ekspluatebla akvoenergio estas 56,59 milionoj da kW kaj konsistigas 15 % de tiu de la tuta lando. La tervarma rezervokvanto de Tibeto okupas la unuan lokon de Ĉinio. La termofonto Yangbajan proksime de Lhaso estas la plej granda alttemperatura vapora fonto kaj ankaŭ unu el la plej grandaj utiligataj termofontoj de la mondo.

Vegetaloj

Tibeto estas granda regno de vegetaloj. Tie estas unu el la plej grandaj forstumejoj de nia lando. En Tibeto kun kompleto da primitivaj arbaroj, kreskas 5 mil specoj da altklasaj vegetaloj. Tie la arbaroj egalas al 2.08 miliardoj da kubmetroj da ligno. La arbaroj kovras 9.84% dae la tero. Tie kreskas pli ol 1 mil specoj da sovaĝaj vegetaloj taŭgaj por farmacio, el kiuj 400 estas ofte uzataj.

Animaloj

En Tibeto vivas 142 specoj da mamuloj, 473 specoj da birdoj, 49 specoj da rampuloj, 44 specoj da amfibiuloj, 64 specoj da fiŝoj kaj 2300 specoj da insektoj. La pantolopoj (Pantholops hodgsoni), sovaĝaj gruntbovoj, kiangoj kaj ovioj estas raraj bestoj protektataj de la ŝtato. Ili vivas ekskluzive sur la Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo. La blanklipa cervo, unu el la raraj bestoj de la mondo, vivas ekskluzive en Ĉinio. La tieaj nigrokolaj gruoj kaj krosoptiloj (Crossoptilon crossoptilon) estas unuaklasaj protektataj de la ŝtato.

Turismo

La Tibeta Aŭtonoma Regiono ekspluatas siajn originalajn turismajn naturajn kaj artefaritajn fontojn. Nun ĝi havas 4 turismajn lokojn: Lasao, okcidenta Tibeto, sudokcidenta Tibeto kaj suda Tibeto.

En la fino de 1994 en Tibeto funkciis 30 diversaj turismaj servoj, 50 hoteloj, el kiuj 7 estas stelaj, pli ol 400 turismaj aŭtoj, 3 mil oficistoj de turismaj servoj .

Medio

La aero en Tibeto estas maldensa kompare kun tiu en aliaj lokoj de Ĉinio, sunlumoj estas sufiĉaj kaj temperaturo malalta, pluvo malofta. Ĉiu kubmetro da aero havas nur 150-170 g. da oksigeno, egale nur al 62-65.4% de tiu sur ebenaĵo.

En Tibeto la industria poluo estas apenaŭa. Tie neniam okazis grava media polucio, nek falis acida pluvo. La loko alprenis taŭgan kontraŭrimedon kontraŭ ĉia ajn poluo. Ĝi praktikas la sistemon de prijuĝo de la media polucio al ĉiuj konstruotaj projektoj eble poluantaj la medion, kaj faras projekcion de la ĉefa konstruo kaj rimedon kontraŭ la ebla poluo samtempe, tiel ke ankaŭ la antaŭaj poluaj fontoj estis nuligitaj. 80% de la fumoj estigitaj en bruligo estis nuligitaj. La urba konstruo estas farata laŭ racia projekcio kaj oni donas sufiĉan atenton al arbarizado. En Lasao la verdaĵoj kovras 17.6% de la areo kaj la pokapa verdaĵ-kvanto estas 12 kvadrataj metroj.

En la 1990-aj jaroj la teknikaj kaj esploraj departementoj faris enketadon pri la industria polua fonto, sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj. En Lasao, Xigaze kaj Qabdo funkcias kontrola stacio de la medioj. Laŭ observado la medio nun en Tibeto estas bona. La atmosfero kaj akvo ne estas poluitaj kaj la media radio estas sub normala normo kaj estas neniu radia polucio malutila al la homoj.

Loĝantoj kaj nacioj

  • Loĝantoj: 2.52 milionoj (fine de 1998)
  • Loĝantara kresko: 1.59 % (fine de 1998)

Nacioj

La tibetnacianoj nombras 2.236 milionojn, kiuj konsistigas 96.4% de la regiona loĝantaro. Tie vivas 66 mil hanoj, kiuj konsistigas nur 2.8% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ 18 mil loĝantoj de aliaj nacimalplimultoj, kiuj kosistigas nur 0.8% de la tuta loĝantaro. En Tibeto vivas ankaŭ menbaoj, lobaoj, hujoj k.a.

Ekonomio

  • Enlanda totala produktovaloro: 9.118 miliardoj da juanoj (fine de 1998)
  • Pokapa produktovaloro: 3 716 juanoj (fine de 1998)
  • Financa enspezo: 364 milionoj da juanoj (en 1998)
  • Industria produktovaloro: 1.283 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Agrikultura produktovaloro: 2.243 miliardoj da juanoj (en 1998)

Ĉefaj industrioj estas la minerala, agrikultura, brutobreda, naci-metiarta, forstuma kaj turisma.

Ekstera komerco

En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 120 milionoj da usonaj dolaroj. Danke al la favoraj politikoj ellaboritaj de la ŝtato speciale por Tibeto, la tibetanoj aktive disvolvas eksporton de sianaciaj metiartaĵoj kaj brutaj produktaĵoj. Tie nun rapide disvolviĝas ne nur ŝtataj eksterakomercaj entreprenoj, sed ankaŭ landlimaj merkatoj. Nun Tibeto estas nia fenestro al la Suda Azio.

Fremda investo

Ĝis 1998 la regiona registaro jam aprobis 74 entreprenojn investitajn de eksterlandanoj.

Internacia helpo

La Disvolva Programo de UN subvenciis al Tibeto 4 milionojn da usonaj dolaroj ekde 1981 por Tervarma Elektrejo Yangbajan. Estas jam transdonita al uzado la sinteza agrikultura projekto, konstruita helpe de la Monda Nutraĵa Programo de UN por batalo kontraŭ trosekeco kaj plibonigo de la irigaciaj kondiĉoj en la 4 gubernioj en la valo de rivero Lasao. La Infana Fonduso de UN donis 3.215 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui sanprotektan stacion de virinoj kaj infanoj en Tibeto. En 1995 la Disvolva Programo de UN decidis doni 828 mil usonajn dolarojn al Tibeto por naturaj parkoj en la gubernioj Nyanang, Dingri, Dinggye kaj Jilong.

Telekomuniko

Telefonio: 59166 familioj havas telefonon

Radio kaj TV-stacioj: En 2000 funkcias en Tibeto 2 radio-stacioj kaj 2 TV-stacioj

Trafiko

La ŝosea reto kun Lasao kiel la centro ligas multajn lokojn de Tibeto. En la tuta regiono estas 15 trunkaj ŝoseoj, 315 branĉaj kun totala longeco de 22 mil km. La ŝoseoj kunligas Tibeton kun Siĉuano, Ĉinghajo, Ŝinĝjango, Junano kaj Nepalo.

De Lasao oni povas flugi rekte al Pekino, Ĉengduo, Ŝanhajo, Kantono, Ĉongĉingo kaj Katmanduo.

Oni ekkonstruis la fervojamn linion Ĉinghaja-Tibeta fervojo en 2001.

Projektoj bezonantaj fremdan investon

La tibeta registaro deziras, ke alilandaj entreprenistoj investu la fuelan, transportan, konstruan, tekstilan, malpezindustrian, maŝinfabrikan, komercan, manĝaĵan, brutobredan, prilaboran kaj turisman aferojn en Tibeto, kaj precipe la longtempan, mezlongtempan kaj profitodonan sintezan ekspluaton. Ili povas funkciigi entreprenojn sendepende, kunlabore kun la ĉinaj flankoj kaj fari teknikan kunlaboron kun Ĉinio. La registaro aprobas ankaŭ ĉiujn individuojn kaj privatajn entreprenojn, kiuj kunlaboras kun eksterlandanoj en la komercado kaj faras landliman komercon.

Folkloro

En Okcidenta kulturo, en Tibeto estas paradiza urbo Ŝangrilao. En ĝiaj montoj loĝas, laŭ lokaj tradicioj kaj kelkaj atestantoj/esploristoj, ia hom- aŭ simi-eca "neĝomonstro" Jetio, kiu eble estas restaĵa homeculo. .

Eksteraj ligiloj