Tibiotarso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolomba skeleto; nombroj 10 kaj 11 indikas la Tibiotarsojn.

La Tibiotarso estas la granda osto inter la femuro kaj la tarsometatarso en la kruro de birdo. Ĝi estas kunigo de la proksima parto de la tarso kun la tibio.

Tia strukturo ekzistis ankaŭ en la Heterodontosaŭredoj de Mezozoiko. Tiuj malgrandaj ornithiskiaj dinosaŭroj estis nerilataj al la birdoj kaj la similecon de ties piedaj ostoj oni klarigas plej bone per konverĝa evoluo.

Tibiotarsoj de Grus cubensis, Propelargus edwardsi, kaj Palaelodus gracilipes ĉe la Museum für Naturkunde, Berlino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Proctor, Nobel S. Manual of Ornithology: Avian Structure and Function. Yale University Press. (1993) ISBN 0-300-05746-6