Tibor Blattny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Blattny [blatni], laŭ slovaka ortografio Tibor Blatný, laŭ hungarlingve kutima nomordo Blattny Tibor estis hungara-slovaka inĝeniero, altlerneja instruisto.

Tibor Blattny [1] naskiĝis la 22-an de februaro 1883 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 12-an de decembro 1969 en Ĉeĥoslovakio en Banská Bystrica.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Blattny akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1903, poste li estis arbaristo, sed samtempe ankaŭ asistanto en la akademio. Inter 1906-1912 li esploris ĉiujn arbarojn de Hungario kune kun Lajos Fekete (botanikisto). Li havis edzinon ekde 1909, kiu naskis baldaŭ filon. Li batalis en la 1-a mondmilito inter 1914-1917. Post Traktato de Trianon li restis en la formiĝanta Ĉeĥoslovakio kaj li havis diversajn postenojn en arbaroj. En 1921 li ricevis la rangon ĉefkonsilisto pri arbaroj. En 1938 li havis signifan postenon en Bratislavo, en 1945 li pensiuliĝis. Ekde 1948 li gvidis arĥivon kaj li esploris en Rimavská Sobota. Li kontribuis hungare, germane, slovake, li estas signifa figuro de la hungara-slovaka arbarkulturo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az erdők megrontója (1908)
  • A havasi fenyőről [Pinus cembra L.] (1913)
  • Az erdészeti jelentőségű fák és cserjék elterjedése a magyar állam területén (kun Lajos Fekete (botanikisto)) (1913) - 2 volumoj; fundamenta ĉefverko, en la sekva jaro ankaŭ germane
  • Vysky t lesného stromovi a (1935)
  • Prirodzené rozšírenie lesných drevín na Slovensku (1959)
  • Rastlinno-geografické zaujímavosti Stredoslovenského kraja (1960)

Fontoj[redakti | redakti fonton]