Tibor Erdős

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Erdős
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1928 (1928-04-04)
en Budapeŝto
Morto 6-an de septembro 2022 (2022-09-06) (94-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Tibor ERDŐS [erdOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdős Tibor estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (1993).

Tibor Erdős [1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1928 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de septembro 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Erdős frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1948-1952, poste li ekinstruis samloke en la universitato. En 1972 li doktoriĝis. En 1975 li ekhavis postenon en ekonomia filio de MTA, kie li ĉefe okupiĝis pri inflacio. En 1998 li emeritiĝis, sed li estis konsiliano de Hungara Nacia Banko inter 1992-2000. Li ricevis diversajn premiojn inter 1978-2010.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gazdasági növekedés a fejlett tőkésországokban (Ekonomia evoluo en la kapitalismo) (1972)
  • Growth Rate and Growth Path (1989)
  • Infláció (1998)
  • Növekedési potenciál és gazdaságpolitika (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]