Tibor Károlyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Károlyi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1843 (1843-09-26)
en Bratislavo
Morto 5-an de aprilo 1904 (1904-04-05) (60-jaraĝa)
en Opatija
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Károlyi
Patrino Karoline Gräfin Zichy-Vásonykeő
Frat(in)oj Gyula Károlyi • Victor Karolyi de Nagykaroly • István Károlyi • Gábor Károlyi
Edz(in)o Emma Susanne Katharine Julia Gräfin von Degenfeld-Schonburg
Infanoj Countess Gabriela Karolyi • Gyula Károlyi • Imre Károlyi • Count Franz Karolyi • Count Anton Karolyi
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Tibor Károlyi [kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi Tibor estis hungara politikisto, parlamentano, senatestro. Lia nobela antaŭnomo estis nagykárolyi. Lia patro estis grafo György Károlyi, lia filo estis Gyula Károlyi, lia frato estis István Károlyi (politikisto, 1845).

Tibor Károlyi
Tibor Károlyi

Tibor Károlyi [1] naskiĝis la 26-an de septembro 1843 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 5-an de aprilo 1904 en Habsburga Imperio en Abbázia (nuntempa Opatija en Kroatio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Károlyi jam frue en 1862 li duelis. En la sekva jaro li rondvojaĝis al Hispanio, eĉ al Afriko. Dum Prusia-Aŭstria milito li helpis la prusojn en legio de György Klapka. En 1867 li hejmenvenis, en la sekva jaro li edziĝis. Li estis parlamenta deputito inter 1875 kaj 1884, poste membro de la senato (li estis vicsenatestro, inter 1898-1900 senatestro). En 1894 li multe okupiĝiĝis pri forigo de granda marĉo ĉe Nagyecsed, en la sama jaro li estis nomumita reĝa sekreta konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Histoire de la campagne de 1815 (1871) - tradukaĵo el la origina franca verko
  • Antwerpen ostroma 1584-85 (Sieĝo de Antverpeno) (1874) - tradukaĵo
  • Arkivo de familio Károlyi 1235-1700 (1881., 1883., 1885., 1887. laŭvice la 4 volumoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]