Tibor Lesznek
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Tibor Lesznek | |
---|---|
![]() Tibor Lesznek | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1955 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de marto 2005 (49-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo de Buda |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tibor Lesznek [lesnek], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lesznek Tibor estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Tibor Lesznek[1][2] naskiĝis la 2-an de junio 1955 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de marto 2005 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Tibor Lesznek akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1981. Lia ĉefinstruisto estis András Békés. Li ĝismorte estis membro de Teatro Madách, kie li havis dramajn kaj muzikalajn rolojn. Kelkfoje li estis gastaktoro en aliaj tatroj kaj li havis ankaŭ filmajn taskojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - North
- La Dresado de la Megero - Carluccio
- La komedio de eraroj - Angelo
- Szeget szeggel - Lucio
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - policano
- Molière:
- L' Avarulo - Cléante
- Edziĝo kontraŭvola - Sganarelle
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Gyuri (kelnero)
- T. S. Eliot–Andrew Lloyd Webber: Katoj - Koricipat
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Akli Miklós (1986) –
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jamel Debbouze, Meat Loaf, Brent Stait[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Ítélet előtt (serio, 1978) – Pista Tálas
- Kaviár és lencse (1985) – Roberto
- Kisváros (serio, 1996) – Ivanics
- Pasik! (serio, 2001) - pluraj roloj