Tibor Mendöl
Aspekto
Tibor Mendöl | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de majo 1905 en Nagyszénás |
Morto | 21-an de aŭgusto 1966 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 5/4-1-9 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Subskribo ![]() | |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | geografo ![]() |
Tibor Mendöl, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mendöl Tibor estis hungara geografo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1946).
Tibor Mendöl [1] naskiĝis la 5-an de majo 1905 en Nagyszénás. Li mortis la 21-an de aŭgusto 1966 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Mendöl frekventis universitaton en Budapeŝto. Post la diplomo li eklaboris en universitata geografia instituto de Debrecen. Inter 1930–1935 li plulernis en Sorbonne. En 1940 li ekinstruis en Universitato Pázmány Péter. Li multe okupiĝis pri kampurboj. Post la morto en 1967 li ricevis la titolon "doktoro de geografio".
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Nagyszénás
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Szarvas földrajza (Geografio de Szarvas), (1928)
- Az alföldi városok morfológiája (1936)
- Die Stadt im Karpathenbecken (1943)
- A Szovjetunió földrajza (Geografio de Sovetunio), (1948)
- A szocialista településföldrajz problémái (1954)
- Általános településföldrajz (1963)