Tibor Pézsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Pézsa
Tibor Pézsa
Tibor Pézsa
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1935 (1935-11-15) (88-jaraĝa)
en Esztergom
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ágnes Bánfai
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Tibor Pézsa [pEĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pézsa Tibor estis hungara skermisto (sabristo), trifoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto, oficiro.

Sporthalo Tibor Pézsa en Esztergom

Tibor Pézsa[1][2] naskiĝis la 15-an de novembro 1935 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Pézsa maturiĝis en gimnazio loke, kie nur en la lasta jaro li konatiĝis kun la skermado. En Budapeŝto li jam skermis en sportklubo, dum en 1959 li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto kaj en 1964 li levis al majstra nivelo. Tiutempe en universiadoj li estis la unua kvinfoje teame aŭ individue (1957-1963) kaj hungara ĉampiono sesfoje inter 1959-1970. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1964, Somera Olimpiko 1968 kaj Somera Olimpiko 1972 kun 1 ora kaj tri bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje (1966, 1970). En 1973 li forlasis la aktivan sporton kaj li estis trejnisto (inter 1985-1989 en Germanio). Li edziĝis en 1976 kaj vidviĝis en 2020. Li ricevis kelkajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • sporthalo en Esztergom prenis la nomon "Pézsa Tibor"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]