Tibor Pólya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Pólya
Tibor Pólya
Tibor Pólya
Persona informo
Naskonomo Pólya Tibor
Naskiĝo 25-an de aprilo 1886 (1886-04-25)
en Szolnok
Morto 29-an de novembro 1937 (1937-11-29) (51-jaraĝa)
en Szolnok
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Iván Pólya
Infano Catherine de Károlyi
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Tibor Pólya [pOja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pólya Tibor estis hungara pentristo, grafikisto, karikaturisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál. Lia frato estis Iván Pólya.

Tibor Pólya [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1886 en Szolnok, li mortis la 29-an de novembro 1937 en Szolnok.

Memportreto de Pólya
Memportreto de Tibor Pólya en la 1910-aj jaroj

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Pólya frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste Reĝan Industriartan Lernejon en Budapeŝto, kie Sándor Papp aprezis lin maltalenta, tial li estis forigita. Pólya daŭris la lernadon en Reĝa Modela Desegna Lernejo, lia plej grava instruisto estis Tivadar Zemplényi. Somere li lernis en Szolnok de Adolf Fényes, fine li lernis en Munkeno. Liaj karikaturoj aperis en germanaj gazetoj. Hejmenveninta li apartenis al Artistkolonio (Szolnok), poste inter 1912 kaj 1919 al Artistkolonio (Kecskemét). En tiu periodo li pasis tempojn en Parizo, sed pro la 1-a mondmilito li devis hejmenveni. Li ne nur pentradis, sed ankaŭ kreis afiŝojn, akvafortojn, karikaturojn, libroilustraĵojn. Ili aperis ekzemple en Nyugat, Vasárnapi Újság. En 1925 kaj 1928 li estis en Usono. En la 1930-aj jaroj li estis unu el la gvidantoj de Artistkolonio en Szolnok.

Li apartenis al loĝio Galilei en Budapeŝto [2].

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1917-1924, 1929)
  • Budapeŝto (1938, postmorta)

Elektitaj pentraĵoj kaj similaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Sztrájk (1906)
  • Kertrészlet (sen eldonjaro)
  • Táncos (sen eldonjaro)
  • Kubikusok (1930) (grafika)
  • Orfeusz és Euridiké (sen eldonjaro)
  • Táncos
  • Életkép
  • Színházi előadás
  • Körmenet

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj pentraĵoj de Pólya[redakti | redakti fonton]

Kelkaj portretoj de Pólya[redakti | redakti fonton]

Kelkaj grafikaĵoj de Pólya[redakti | redakti fonton]