Tibor Pettkó-Szandtner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Pettkó-Szandtner
Tibor Pettkó-Szandtner
Tibor Pettkó-Szandtner
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de junio 1886(nun 1886-06-20)
en Hungario Bazin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 6-an de januaro 1961
en Germanio Leutstetten (Okcidenta Germanio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo verkisto de nefikcio • bredisto • sportisto
vdr

Tibor Pettkó-Szandtner [petkO-santner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pettkó-Szandtner Tibor estis hungara bredisto pri ĉevaloj, oficiro, koĉeristo. Lia nobela antaŭnomo estis felsődriethomai [felŝOdriethonai], lia familia nomo estis nur Szandtner ĝis 1911.

Tibor Pettkó-Szandtner[1] naskiĝis la 20-an de junio 1886 en Bazin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Pezinok en Slovakio), li mortis la 6-an de januaro 1961 en de:Leutstetten (Okcidenta Germanio).

Memortabulo pri Tibor Pettkó-Szandtner
Busto pri Tibor Pettkó-Szandtner

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Pettkó-Szandtner akiris agronomian diplomon en Georgikon, poste li bredis ĉevalojn en diversaj lokoj, inter 1920 - 1927 en Bábolna (konata ankaŭ ekstraĵo de Kisbér), poste en Kiskunlacháza. En 1932 li revenis al Bábolna jam kiel estro kun alta oficira rango. Iom poste la ĉevalaro estis la plej konata en Eŭropo. Ekde 1942 li respondecis pri ĉiuj ĉevalbredadoj en la lando. En 1944 pro la alvenanta Ruĝa Armeo li evakuis parton de la ĉevaloj al Bavario. Li trompiĝis, ĉar post la milito Usono neglektis lin, same la ĉevalojn, kiuj plejparte disiĝis. En Hungario li estis deklarita perfidulo, tial li vivis en Svedio, poste en 1949 li akceptis inviton de Egiptio, kie li faris mondnivela la reĝan ĉevalaron. Fine li revenis al Bavario al ĉevaloj, kie li mortis. Li edziĝis en 1916, lia edzino neniam naskis, tamen la geedzeco restis stabila. En 2018 li estis reentombigita en Bábolna.

En 1928 li estis premiita fare de germanoj. En 1931 li atingis sian plej grandan sportan sukceson; li gajnis la grandan maratonan koĉerkuron.

Lia ĉefverko[redakti | redakti fonton]

  • A magyar kocsizás (1931)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]