Tibor Szentiványi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Szentiványi [sentivánji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentiványi Tibor estis hungara inĝeniero.

Tibor Szentiványi [1] naskiĝis la 2-an de julio 1931 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de aprilo 2009 en Budapeŝto (?).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Szentiványi frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1958. Post siaj studoj li okupiĝis pri evoluado de komputiloj en diversaj laborejoj, en tiu tereno li faris por la lando pioniran laboron. En 1965 li estis unu el la fondintoj de laboratorio pri informado. En 1967 li laboris en Londono, en 1975 li esploris en Luksemburgo. Li estis spertulo pri ludado helpe de komputiloj. Li ricevis kelkajn premiojn, eĉ li fondis premion en 2000.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A kreativitás fejlesztése játszással és játékok segítségével [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.