Saltu al enhavo

Tibor Tollas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Tollas
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1920 (1920-12-21)
en Nagybarca
Morto 19-an de julio 1997 (1997-07-19) (76-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Akademio Ludovika (1941) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Mária Kecskési Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
redaktisto
ĉefredaktisto
ĵurnalisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tibor Tollas [tolaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tollas Tibor estis hungara poeto, redaktoro. Lia origina nomo estis Tivadar Kohlmann [kolman] ĝis 1934, poste Tibor Kecskési ĝis 1956. Lia edzino estis Mária Kecskési.

Tivadar Kohlmann[1][2] naskiĝis la  21-an de decembro 1920 en Nagybarca, li mortis la 19-an de julio 1997 en Munkeno.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Iama Tivadar Kohlmann akiris diplomon en milita akademio en 1941 en Budapeŝto kun rango leŭtenanto. Post unujara servo tial li iĝis netaŭga, tial li lernis jaron en ĝendarma edukejo, poste li iĝis ĝendarmo. En 1943 li estis levita ĉefleŭtenanto, dum li servis en pluraj lokoj. Dum la nazia erao li partoprenis al deportado de judoj, krome li vundiĝis dum ekzercado. Depost fino de la milito li servis plu en la demokrata armeo, sed en 1947 li estis kondamnita por jardeka prizono. En 1956 li liberiĝis kiel deklarita kontraŭjura juĝo. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj li estis centra figuro de la hungara literaturo en la okcidentaj (malkomunismaj) jaroj, dum li redaktis revuojn kaj antologiojn. Li edziĝis en 1958, lia edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis eksterlandajn premiojn, ekde 1991 ankaŭ hungarajn, la lastan jam postmorte.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Füveskert. (antologio, kompilisto, 2 volumoj, 1957–1958; 3-a eldono: 1958, pliaj eldonoj: 1962, 1972, 1976, 1966, 1973, en 1988 jam en Hungario, itale: 1959)
  • …csak ennyi fény maradt. (poemoj inter 1945–1960) (1960; 3-a eldono: 1963)
  • African Mission. (kunaŭtoro, 1963)
  • Gloria victis. (Poezia eĥo de la revolucio en 1956 tutmonde) (kompilisto, 1966; 3-a eldono: 1986; 4-a pligandigita eldono jam en Hungario: 1987)
  • Gloria victis. (Poezia eĥo de la liberecbatalo en 1848–1849 tutmonde) (kompilisto, 1973)
  • Irgalmas fák. (poemoj, 1975)
  • Forgószélben. (elektitaj poemoj, 1983; 2-a eldono: 1988)
  • Hazafelé. (4 jardekoj de elektitaj poemoj, 1991; 3-a eldono: 2009)
  • Tibor Tollas: (poemoj en dulingva, hungara kaj Esperanta eldono.) (1995)
  • T. T. vál. versei. (elektitaj poemoj, 2009; 2-a eldono: 2011)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]