Tibor Vaskó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VASKÓ Tibor /vaŝko:/ estas hungara esperantisto; longe li estis sekretario de la Hungara Esperanto-Asocio. Li studis lingvistikon, filologion; verkis interalie pri la ideala sonsistemo kaj sonsistemo de Esperanto; li estas respondeca eldoninto de multaj Esperanto-libroj en Hungario.

Li estis unu el la plej kapablaj gvidantoj de internacia Esperanto-movado. Eĉ inter la socialismaj cirkonstancoj li sukcesis konstrui riĉan kaj potencan hungaran E-oficejon, pli grandan ol tiutempa CO de UEA... En la jaro 1987 ĉe Hungara E-Asocio laboris pli ol 40 salajritaj homoj.

Liaj diplomatiaj kaj psikologiaj kapabloj ebligis la prosperon de la Esperanto-Asocio eĉ inter la kondiĉoj de socialisma ekonomiko. Danke al la entreprenistaj kapabloj de Tibor Vaskó estis eldonitaj en Hungario multaj dekoj da Esperantaj libroj, kaj miloj da libroj estis eksportitaj al Sovetunio. Li estis kunorganizanto de la Budapeŝta Teatra Festivalo, de la Universala Kongreso UK en 1983, kaj li sukcesis havigi al la Asocio 10-ĉambran elegantan rezidejon en la turisma centro de Budapeŝto, apud la Fiŝkaptista Bastiono.

En periodo de spontana demokratiiĝo de HEA en 1987 senkaŭze li estis falinta al al faligitoj. Unu-du jarojn post lia forigo (sub gvido de Oszkár Princz) la asocio komencis disfali, bankrotiĝi...