Tierra del Pan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tierra del Pan en la centro de la provinco Zamoro.

Tierra del Pan (Pan-Tero) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas totalan loĝantaron de 76 253 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Zamora, kiu estas ankaŭ la provinca ĉefurbo. Ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj ĉefe ekde la mezo de la 20-a jarcento okazis forta fenomeno de senloĝigo kun perdo de multaj loĝantoj pro elmigro al urbaj areoj, kio rezultis en tra malmulte loĝataj kaj multe maljuniĝintaj vilaĝoj, kaj en kelkaj okazoj en la kompleta senloĝigo de kelkaj. Paralele venis multaj el tiuj lokanoj plialtigi la loĝantaron de la provinca ĉefurbo kaj apudaj dormurboj.

Historie la komarko apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio. Tiu komarko, spite sia granda sento de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades), kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Temas pri areo tre ligita al tradicia agrikulturo kaj brutobredado de vivtenado, kun konservo de tre forta heredo antropologia.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komarko enhavas iom pli ol 76 000 loĝantojn, kio estas ĉirkaŭ 38,66% de la totalo de la provinca loĝantaro, kio faras ĝin unu de la komarkoj plej loĝataj de la provinco Zamoro. La komarka kaj provinca ĉefurbo, nome Zamoro, estas la municipo kiu enhavas la plej parton de la loĝantaro de la teritorio. Tiu estas formata de 24 municipo dise tra teritorio de 849,59 km², kio estas ĉirkaŭ nur 8% de la teritorio de la provinco Zamoro. Pro tio la komarko Tierra del Pan havas densecon de 89,75 por km² tre supera al la 18,67 de provinca averaĝo.

Ĝi estas en la centro de la provinco Zamoro, kun teritorio lima kun la zamoraj komarkoj Benavente y Los Valles, Tierra de Campos, Alfoz de Toro, Tierra del Vino, Sayago, Tierra de Alba, Aliste kaj Tierra de Tábara, ĉiuj laŭ la loko indikita en la jena grafikaĵo:

Nordokcidente:

Tierra de Tábara

Norde:

Tierra de Campos

Nordoriente:

Tierra de Campos

Oeste:

Tierra de Alba - Aliste

Oriente:

Alfoz de Toro

Sudokcidente

Sayago

Sude:

Tierra del Vino

Sudoriente:

Alfoz de Toro

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipo Areo Loĝantoj Loĝlokoj
Algodre 18,18 km² 184 -
Almaraz de Duero 45,61 km² 421 -
Andavías 23,14 km² 479 -
Arquillinos 17,64 km² 146 -
Benegiles 23,33 km² 387 -
Cerecinos del Carrizal 17,24 km² 144 -
Coreses 43,16 km² 1.152 -
Cubillos 24,70 km² 365 -
La Hiniesta 33,15 km² 332 -
Manganeses de la Lampreana 60,02 km² 607 Riego del Camino
Molacillos 23,68 km² 282 -
Monfarracinos 22,02 km² 859 -
Montamarta 56,81 km² 612 -
Moreruela de los Infanzones 31,26 km² 414 -
Muelas del Pan 72,61 km² 797 Cerezal de Aliste, Ricobayo kaj Villaflor
Pajares de la Lampreana 27,99 km² 463 -
Palacios del Pan 31,75 km² 234 -
Piedrahíta de Castro 20,97 km² 127 -
Roales del Pan 10,78 km² 564 -
San Cebrián de Castro 66,15 km² 301 Fontanillas de Castro
San Pedro de la Nave-Almendra 27,71 km² 436 El Campillo kaj Valdeperdices
Torres del Carrizal 30,35 km² 470 -
Valcabado 10,11 km² 333 -
Villaseco del Pan 34,56 km² 267 -
Zamora 149,28 km² 66.672 -

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado kaj ĉefe rura turismo: naturaj pejzaĝoj. Ĉirkaŭ la provinca ĉefurbo kaj apudaj dormurboj plej gravas industrio, servoj kaj turismo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]