Saltu al enhavo

Tifinaĥa alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tifinaĥa alfabeto, (alilingve ankaŭ Tifinagh (Forvo: prononco; en la berber-latina alfabeto: Tifinaɣ; en la novtifinaĥa alfabeto : ⵜⵉⴼⵉⵏⴰⵖ ; en la tuarega tifinaĥa skribo: ⵜⵊⵉⵏⵗⵜⵊⵏⵗ) estas la konsonanta skribsistemo uzata por skribi en la berbera lingvaro.

Neotifinaĥa estas moderna alfabeta derivaĵo de la tradicia skribsistemo enkondukita en la 20-a jarcento. Iomete modifita versio de la tradicia skribsistemo, nomata Tifinagh IRCAM, estas uzata en kelkaj marokaj bazlernejoj por instrui berberajn lingvojn al infanoj, kaj ankaŭ uzata en kelkaj publikaĵoj.

Terminologio

[redakti | redakti fonton]

Tifinaĥa estas la nomo uzata por kelkaj malsamaj skribsistemoj :

  1. la malnova libia skribsistemo, la alfabeto de antikva Libio, derivita de tre modifita fenica alfabeto. Ĝi estas pli bone konata kiel la "libika-berbera skribo".
  2. la alfabeto uzata de la tuaregoj en la Saharo,
  3. kaj la skribsistemo nuntempe uzata en Maroko kiel la oficiala skribsistemo por la tamaziĥta.

La nomo Tifinaĥ' signifas "la fenicajn literojn", aŭ eble la frazon "tifin neĥ", kiu signifas "nia invento".

Dulingva Surskribo el Thugga ; punika maldekstre, numida d dekstre

La libia skribo estis uzata en Nordafriko. La orienta variaĵo, ankaŭ nomata numida, estis plejparte deĉifrita danke al la ekzisto de dulingvaj surskriboj. La skribo povas esti konsiderata antikva formo de la nuntempa tifinaĥa skribo. Multaj surskriboj en ĉi tiu skribo travivis, el kiuj kelkaj estas dulingvaj tekstoj aŭ en la latina kaj la numida (8 pecoj) aŭ en la punika kaj numida (10 pecoj). La surskribo de Micipsa el 138 a.K. estas la plej malnova ekzemplo de ĉi-lasta. Tamen, la enhavo de la surskriboj restas plejparte mistero. La okcidenta variaĵo de la libia skribo, ankaŭ nomata maŭra, ankoraŭ ne povas esti legata. Ĉi tiu libia skribo malaperis, aŭ jam malaperis, kiam la araboj alvenis. La skribo sole travivis en la Saharo inter la nomadaj tuaregoj sub la nomo tifinaĥa.

Tifinaĥa estis uzata por mallongaj tekstoj pri rokoj, armiloj kaj vestaĵoj. La skribdirekto estis libera: de maldekstre dekstren, dekstre maldekstren, de supre suben aŭ de malsupre supren. En lastatempaj tekstoj, la plej ofta direkto estas de dekstre maldekstren; en malnovaj tekstoj, ĝi ofte estis de malsupre supren. Antaŭ la 20-a jarcento, ne ekzistis libroj verkitaj per ĉi tiu skribsistemo.

La libia skribsistemo kaj la tifinaĥa estas konsonantaj skribsistemoj. Vokaloj ne estas reprezentitaj (aŭ nur ĉe la fino de vorto). En Maroko, tio kio foje nomiĝas nov-tifinaĥa, estis evoluigita por moderna uzo. Novaj simboloj estis elpensitaj por vokaloj kaj por kelkaj aliaj sonoj. La malnovaj simboloj, kiuj konsistis el du aŭ pli da punktoj aŭ streketoj, estis anstataŭigitaj per simboloj, kiujn oni povas skribi sen levi la plumon de la papero. La nov-tifinaĥa alfabeto estas skribata de maldekstre dekstren.

Ĉar ĉi tiu estas hodiaŭ vivanta skribsistemo, ĝi estis aldonita al Unikodo en 2004, en la intervalo 2D30-2D7F. (Sahara Tifinagh ankoraŭ ne povas esti skribita en Unikodo) Neotifinaĥa estis evoluigita de IRCAM .

Code Char Unicode Transliteratie Naam
2D30 a ya
2D31 b yab
2D32 bh yabh
2D33 g yag
2D34 gh yaghh
2D35 dj Berber Academy yaj
2D36 dj yaj
2D37 d yad
2D38 d. yadh
2D39 d. yadd
2D3A d. yaddh
2D3B e yey
2D3C f yaf
2D3D k yak
2D3E k Tuareg yak
2D3F ⴿ kh yakhh
2D40 h yah
2D41 h Berber Academy yah
2D42 h Tuareg yah
2D43 h. yahh
2D44 a yaa
2D45 kh yakh
2D46 kh Tuareg yakh
2D47 q yaq
2D48 q Tuareg yaq
2D49 i yi
2D4A j yazh
2D4B j Ahaggar yazh
2D4C j Tuareg yazh
2D4D l yal
2D4E m yam
2D4F n yan
2D50 ny Tuareg yagn
2D51 ng Tuareg yang
2D52 p yap
2D53 u yu
2D54 r yar
2D55 r. yarr
2D56 gh yagh
2D57 gh Tuareg yagh
2D58 gh Ayer yagh
2D59 s yas
2D5A s. yass
2D5B sh yash
2D5C t yat
2D5D t. yath
2D5E ch yach
2D5F t. yatt
2D60 v yav
2D61 w yaw
2D62 y yay
2D63 z yaz
2D64 z Tawellemet yaz
2D65 z. yazz
2D6F +w Labialization mark

2D5C 2D59 ⵜⵙ ts yats
2D37 2D63 ⴷⵣ dz yadz
2D5C 2D5B ⵜⵙ ch yach
2D37 2D4A ⴷⵊ dj yadzh