Tifoida febro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tifoida febro (aŭ tifoforma febro) estas epidemia malsano, kiu trafas pleje 15- ĝis 30-jarulojn; malpli ofte 1-ĝis 1 5-jarulojn. Post la 30-a jaro ĝi grade maloftiĝas. Post inkubacio aperas invadaj simptomoj: senapetiteco, intensa soifo, muskolaj kaj kapdoloroj, lakso, kelkfoje mallakso, vertiĝoj (kapturnoj), sendormeco, laciĝo ktp. Sekvas kontinua febro (39-40 °C), daŭranta 2 aŭ 3 semajnojn. Stuporo, malvigleco, surdeco, kiuj karakterizas la staton de la paciento, dependas pli de la intenseco de la toksiĝo ol de la febro mem. La lakso estas la plej konstanta intesta simptomo, kiu daŭras ofte ĝis la senfebriĝo. Meteorismo (abdomena ŝvelo, kaŭzata de intestaj gasoj), pligrandiĝo de la hepato kaj lieno, bronkito kaj relative malrapida pulso estas aliaj simptomoj de tiu malsano, kiu ordinare evoluas dum 20-30 tagoj. La senfebriĝo ĝenerale okazas grade, kaj la paciento resaniĝas post 3- ĝis 8-semajna konvalesko. La komplikaĵoj ne maloftas, kaj povas trafi iun ajn organon.

Akcidentoj kiel interna sangelfluo kaj intesta perforado kun peritoneito, kiuj povas okazi en la kuro de la tifoida febro, estas tre gravaj kaj ofte kondukas al morto. La prognozo dependas de la antaŭa sanstato de la paciento, de ties reagokapablo kaj speciale de la aplikata kuracado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]