Tigelino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Tigelino, latine Gajus Sophonius Tigellinus (ĉ. 10–69 p.k.), prefekto (la estro) de la pretoriana gvardio dum la regado de Nerono.

Li naskiĝis en Agrigento, kaj eble devenis de greka familio. Kaligulo lin ekzilis (en 39 p.k.) pro liaj onidiraj seksrilatoj kun Agripino la pli juna (la onta patrino de Nerono) kaj Julia Livilla, fratinoj de la imperiestro. Klaŭdio permesis al li reveni Romon en 41 p.k.

Heredinte grandajn riĉaĵojn, Tigelino akiris bienojn en Apulio kaj Kalabrio kaj komencis bredi kurĉevalojn. Pro tio, helpate de la amikeco de Agripino, li gajnis la favoron de Nerono, kiu en 62 nomumis lin prefekto de la pretoriana gvardio, la gvardio de la imperiestro mem. Li akiris reputacion de kruelulo kaj malĉastulo. Kiam en 68 ŝajnis neevitebla la falo de Nerono, Tigelino instigis la pretorianojn subteni Galbon, kiu tamen devigis lin demisii. Li savis sian vivon per donacoj al Titius Vinius, favorato de Galbo, kaj al lia filino. Post ses monatoj, en 69, Otono anstataŭis Galbon kiel imperiestro kaj ordonis ekzekuti Tigelinon. Eksciinte tion en la banloko Sinuessa, Tigelino tranĉis al si la gorĝon kaj mortis inter siaj amoratinoj.

Literature[redakti | redakti fonton]

Tigelino rolas en la romano de H. Sienkiewicz «Quo vadis?».